Melissa Gilbert

Melissa Ellen GILBERT (8a de majo, 1964)[1][2] estas usona aktorino kaj reĝisoro de televido.

Melissa Gilbert
Melissa Gilbert after Drug Free America shoot - cropped (5242325680).jpg
Persona informo
Melissa Ellen Gilbert
Naskiĝo 8-an de majo 1964 (1964-05-08) (58-jara)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater The Buckley School [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Familio
Patro Paul Gilbert [#]
Gefratoj Jonathan Gilbert • Sara Gilbert [#]
Edz(in)o Bruce Boxleitner • Timothy Busfield [#]
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • aŭtobiografo • televida aktoro • teatra aktoro • sindikatisto • filmaktoro • voĉaktoro • filmproduktoro • verkisto de porinfana literaturo [#]
Aktiva dum 1975– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Melissa Gilbert kiel Laura Ingalls, ĉirkauŭ 1975.

Gilbert ekkarieris kiel infana aktorino post aperi en kelkaj komercaj reklamaĵoj fine de la 1960-aj jaroj, aperante ankaŭ en kelkaj gastroloj en televido. El 1974 ĝis 1984 ŝi famis pro sia rolo kiel Laura Ingalls Wilder, la dua plej aĝa filino de Charles Ingalls (ludita de Michael Landon) en la televida serio de NBC nome Little House on the Prairie. Dum la produktado de Little House, Gilbert ankaŭ aperis en kelkaj popularaj televidfilmoj, kiel The Diary of Anne Frank kaj The Miracle Worker.

Poste, ŝi pluigis sian karieron ĉefe en televidaj filmoj. Gilbert ankaŭ pluigis per gastostelaj roloj en televido kaj faris voĉolaboron por animacio kiel ĉe Batman: The Animated Series kiel Barbara Gordon / Batgirl. El 2009 ĝis 2010, Gilbert aperis kiel Caroline "Ma" Ingalls en la turnea produktado de Little House on the Prairie, the Musical. En 2012, ŝi konkurencis en la 14a sezono de la populara danca realkonkurencprogramo Dancing with the Stars en ABC.

NotojRedakti

  1. "Melissa Gilbert Interview | Archive of American Television". Emmytvlegends.org. Alirita la 7an de majo, 2019.
  2. (Gilbert 2009, pp. 228)