Melodía FM Estéreo
Melodía FM Estéreo 96.9 FM estas kolombia radiostacio specialiĝinta pri instrumenta muziko, salon- kaj fon-muziko. Krome, ĝi elsendas sukcesan kantitan muzikon en la angla, la franca, la itala, la portugala, la germana, la japana, la gvadelupa kreola kaj haitia kreola. Parolistoj elsendas en la hispana kaj sporade en la franca.
Melodía FM Estéreo | |
---|---|
Urbo | Bogoto |
Lando | Kolombio |
Slogano | Melodía! Radio el talento. Pli bona — ne eblas! Kun la plej bela muziko el la mondo. Tiu ĉi estas Melodía Estéreo – tiu de la muziko bela! Por ĉiuj aĝoj muzikaj. Ĝuu je la feliĉo — Ĝuu je Melodía Estéreo! Muziko estas la lingvaĵo de la anĝeloj — Melodía Estéreo: la anĝelo, kiun vi kunportas en via koro! |
Formato | Instrumenta muziko, fonmuziko |
Frekvencoj | 96.9 FM |
Tempo de elsendo | Ĉiutempe |
Zono de elsendo | Kolombio |
Lanĉita | 1966 aŭ 1967 |
Fondinto | Efraín Páez Espitia |
Posedanto | Cadena Melodía de Colombia nome de Gerardo Páez Mejía, Efraín Páez Espitia, Elvira Mejía De Páez, Fernando Páez Mejía, Nubia Yaneth Páez Mejía |
Gvidantoj | Gerardo Páez Mejía, Gustavo Niño Mendoza, Dora Luz Pimiento, Tito Martínez Ortiz |
Retejo | www.cadenamelodia.com |
Reta elsendo | cm.letio.com |
Elsendaĵoj redakti
- La oficiala horo (je ĉiuj dekkvin minutoj). Anoncate per kloŝ-sono ĉi tiel: "Ĉe Melodía Estéreo, la oficiala horo -- Estas la ...".
- Nacia himno de Kolombio, ĉiutage je la 6a kaj la 18a. Enkonduko: "Ĉar ni sentas nin fieraj esti kolombianoj, kaj ĉar ni havas la plej bonan landon el la mondo, ni invitas vin aŭskulti respektoplene nian himnon. Sentu vin fiera esti kolombiano".
Muziko redakti
- Muzika koncerto 96.9 (prezentita en la hispana kaj la franca): ĉiusabate je la 17a ĝis la 18a, ripetata dimanĉe je la 12a. Dediĉita al ununura muzikisto, pri kiu la parolisto Gerardo Páez Mejía aldonas siajn komentojn. Kun aplaŭsoj post ĉiu kanzono.
Novaĵoj redakti
- Lasta horo Melodía, je la 4:45 kaj la 8a. Lokaj novaĵoj. Ĝi ĉiam komenciĝas per la frazo "Bogoto, lasta horo Melodía..."
- Lastaj novaĵoj por stabanoj (je la 5a, la 12a): pozitivaj novaĵoj el Kolombio kaj la mondo kun la plej bela muziko el la mondo. Direktoroj: Efraín Páez Espitia kaj Gerardo Páez Mejía, prezentitaj de Gustavo Niño Mendoza kaj Tito Martínez Ortiz. Enkonduko: Melodía FM Estéreo kaj Melodía AM prezentas: Lastaj novaĵoj por stabanoj. Lastaj novaĵoj por stabanoj, la programo kun la muziko plej bela el la mondo kaj la plej kompletaj novaĵoj pozitivaj el Kolombio kaj la mondo.
Bultenoj redakti
- Internacia kontakto. Je la 13:30. Jenaj bultenoj aŭskulteblas en Melodía FM Estéreo kadre de infomado el eksterlando:
- Bulteno el Radio Francio Internacia (en la franca, je la 17:45)
- Bulteno el Radio Francio Internacia (en la hispana)
- Bulteno el Voĉo de Usono (en la hispana, je la 13:30)
- Bulteno el Brita Dissenda Korporacio (en la hispana)
- Bulteno el Telesur (en la hispana)
- Bulteno el CNN (en la hispana)
- Bulteno el Deutsche Welle (en la hispana)
- Bulteno el Nippon Hōsō Kyōkai (Japanio) (en la hispana)
- Bulteno el Todo Noticias (Argentino) (en la hispana)
Kulturo kaj intervjuoj redakti
- Sano muzika
- La muzika hejm-reveno (prezentita en la hispana kaj la franca)
- La ĉefa gravulo de la semajno
- Kultura momento
Disaŭdigataj muzikistoj laŭ genroj redakti
Oni aŭskultas en Melodía FM Estéreo melodiojn el jenaj muzikistoj — inter aliaj:
Instrument-melodiaj muzikistoj redakti
Aŭskulteblas instrumentiaj versioj de populara muziko (ekzemple, instrumenta mariaĉo) kaj originalaj instrumentaj melodioj de jenaj artistoj:
André Rieu, André y su Conjunto, Richard Clayderman, Ray Conniff
Klasika muziko redakti
Voĉaj melodiaj muzikistoj redakti
En la angla redakti
Bee Gees, Michael Bulton, Paul McCartney, Haim Saban kaj Shuki Levy
En la franca redakti
En la germana redakti
En la gvadelupa kreola redakti
En la itala redakti
Umberto Tozzi, Toto Cotugno, Ornella Vanoni, Gino Paoli, Enrique Iglesias, Julio Iglesias
En la japana redakti
En la portugala redakti
Ĵingloj kaj sloganoj redakti
Ĝi estas unika. Ĝi estas speciala. Mi ŝatas ĝin multe! Ĝi estas... Melodía Estéreo! Kompreneble.
Melodía! Radio el talento.
Pli bona — ne eblas!
Kun la plej bela muziko el la mondo.
Tiu ĉi estas Melodía Estéreo – tiu de la muziko bela!
Por ĉiuj aĝoj muzikaj.
Ĝuu je la feliĉo — Ĝuu je Melodía Estéreo!
Muziko estas la lingvaĵo de la anĝeloj — Melodía Estéreo: la anĝelo, kiun vi kunportas en via koro!
Melodía FM Estéreo: la 24 horojn — tio plej bona el la radio.
Melodía Estéreo — estas muziko!
Ĉi tiuj estas viaj favorataj melodioj — stereofonie.
El Bogoto: Melodía Estéreo — kun la muziko de decembro!
TTT-ejoj redakti
- Retejo
- Reta elsendo
- CADENA MELODÍA DE COLOMBIA S.A. Arkivigite je 2010-11-27 per la retarkivo Wayback Machine