La merkeno (hispane merkénmerquén; mapuĉe mezkeñ [meʐˈkeɲ]merkeñ [meɻˈkeɲ]) estas fumita kapsiketo (hispane ají) uzata kiel spicaĵo kiu estas ofte kombinita kun aliaj ingrediencoj. La merkeno estas tradicia spicaĵo ĉe la mapuĉa kuirarto, en Ĉilio.[1]

Merkeno troviĝas foje kiel polvo, foĵe kiel eretoj da kapsiko.
Merkeno en ligna bovlo.

Ingrediencoj redakti

La baza ingredienco de la merkeno estas la fumita pipro nomata hispane «cacho de cabra» (kaprero, Capsicum annuum var. Longum), tio estas, sekigita, fumita, ruĝa pipro al kiu foje oni aldonas rostitajn koriandrajn semojn kaj salon.[1] La pipro estas sekigita nature sub la suno, kaj poste estas fumita super ligna fajrego. Ili estas tiam pendigitaj por ke ili sekiĝu; poste la spicaĵo estas muelata. Post kiam oni disigas ĝin kiel polvo aŭ etaj eroj, la pipro estas ofte miksita kun salo kaj rostita kune kun koriandraj semoj.[1] En la komerco, la merkena pipro kun nur aldono de salo estas konata kiel «natura merkeno» (merkén natural), dum «speciala merkeno» (merkén especial) eĉ enhavas koriandrajn semojn. La ingrediencoj de la speciala merkeno estas 70% kapsiketoj, 20% salo, kaj 10% koriandraj semoj.[1]

Kuirarta uzo redakti

La merkeno devenas precipe de la kuirarto de la mapuĉoj de la Araŭkania regiono de Ĉilio, sed estas ankaŭ uzita en la ĉilia kuirarto por anstataŭi freŝajn kapsikojn. Ekde la komenco de la 21-a jarcento, la merkeno altiris la atenton de profesiaj ĉefkuiristoj, kaj startis trovi internacian merkaton, havante, samtempe, vastan uzon en ĉilia kuirarto.[1]

La merkeno estas plej ofte uzita kiel spicaĵo:

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Williams, Laura. The exotic, smoky flavor of Chile comes to America (angle) (2011-09-29). Alirita 2014-04-22.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Merkén en la angla Vikipedio.