Merzligen

komunumo de Svislando

Merzligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 406 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Merzligen
Blazono de Merzligen
Blazono de Merzligen
Blazono de Merzligen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 5′ 13″ N 7° 15′ 4″ O / 47.08694 °N, 7.25111 °O / 47.08694; 7.25111 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 13″ N 7° 15′ 4″ O / 47.08694 °N, 7.25111 °O / 47.08694; 7.25111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 406
Areo 2,28 km²
Alteco 509 m super marnivelo
Poŝtkodo 3274
Komunumkodo 0741
Mapo de Merzligen
Mapo de Merzligen
Mapo de Merzligen
vdr

Geografio redakti

Merzligen situas en la Berna Lagolando proksimume 4 kilometrojn sude de la urbo Bielo. Al Merzligen apartenas krom la vilaĝo Merzligen (sur alteco de 469 m s.m.) ankaŭ la vilaĝeto Sankt-Niklaus (sur alteco de 517 m s.m. en nordo de la komunumo) kaj la setlejo Budlei (sur alteco de 450 m s.m. en sudo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,28 km², de kiuj 16,7% estas kovritaj de arbaro, 71,5% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Merzligen limas en nordo al Bellmund, en oriento al Jens, en sudoriento al Kappelen, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Hermrigen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235 de Nidau al Aarberg kaj la vojo de Studen al Hermrigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 5 kilometrojn oriente apud Lyss. Per la buslinio de Nidau al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Merzligen datiĝas el la jaro 1262 kiel Mercin.[3] Oni trovis en Merzligen la restaĵojn de romia vojo. Bienposedantoj en Merzligen dum mezepoko estis la Grafoj de Kiburgo kaj la Grafoj de Nidau-Neŭŝatelo kaj la Abatejo Frienisberg kaj la Priorejo Sankt-Petro-Insulo. En la jaro 1398 Hermrigen fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin integris al la tribunala kvartalo Merzligen-Niklaus de la Kamparvoktejo Nidau. En 1798 okazis apud Sankt-Niklaus batalo inter la franca armeo kaj la respublikaj helvetaj trupoj unuflanke kontraŭ la defendintoj de la malnova feŭda reĝimo de la Svisa Ĵurkomunumo. Memorŝtono, kiu tamen false prezentas la francan liberigan armeon kiel invadintoj, memorigas la mortintan ĵurkomunumajn soldatojn.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti