Metodologio de historio

(Alidirektita el Metodologio de la historio)

Metodologio de historio (aŭ de la historiaj sciencoj) enhavas la aron de teknikoj, metodoj kaj proceduroj uzataj de la historiistoj por utiligi la unuarangajn fontojn kaj aliajn pruvojn (arkeologio, arkiviko, helpaj historiaj sciencoj ktp.) por esploradi okazaĵojn de la pasinteco elstaraj por la homaj socioj. Tiu metodologio celas la prilaboradon de la historiografio (aŭ historiografia produkto). La demando pri la naturo de la historia metodo kaj, eĉ, ties propra meditado kiel scienca metodo, estas studita de la epistemologio (filozofio de la scienco, metodologio de la sociaj sciencoj) kaj la filozofio de la historio kaj iel de la historiologio (aŭ teorio de la historio).

La ĉefaj ŝtupoj de la komuna proceduro fare de la historiistoj en sia laboro estas la jenaj:

  • Unue, la difino de la temo kaj ties limigo, nome oni formulas la demando(j)n (erotetiko) kaj oni difinas laborplanon. Kun bazo sur tio venas la heŭristiko (lokigo kaj rikolto de la dokumentaj fontoj, kiuj estas la krudmaterialo de la laboro de la historiisto).
  • Due, la analizo aŭ kritiko de tiuj fontoj (distingante du formojn de kritiko, kiuj referencas al la laboro kun la dokumentaj fontoj: nome ekstera kaj interna kritikoj).
  • Laste, la historiografia sintezo (kiu estas la fina produkto de la historiografio).

Post la fino de tiu procezo, restas la publikigo, nepra paŝo por ke la scienca komunumo kunhavu kaj submetu la laboron al scienca debato kaj falsigklopodo (cele al la konfirmo de ties aŭtenteco) kaj oni disvastigu ĝin inter la publiko por ke ties sciaro povu utili al la celoj de la historio.

Kritiko de fontoj redakti

Sintezo redakti

Bibliografio redakti

  • Gilbert J. Garraghan, A Guide to Historical Method, Fordham University Press: New York (1946). ISBN 0-8371-7132-6.
  • Louis Gottschalk, Understanding History: A Primer of Historical Method, Alfred A. Knopf: New York (1950). ISBN 0-394-30215-X.
  • Martha Howell and Walter Prevenier, From Reliable Sources: An Introduction to Historical Methods, Cornell University Press: Ithaca (2001). ISBN 0-8014-8560-6.
  • C. Behan McCullagh, Justifying Historical Descriptions, Cambridge University Press: New York (1984). ISBN 0-521-31830-0.
  • R. J. Shafer, A Guide to Historical Method, The Dorsey Press: Illinois (1974). ISBN 0-534-10825-3.