Metrodoro de Ĥio estis greka filozofo, matematikisto, gramatikisto kaj atomismisto, kiu formulis la unuan teorion pri la origino de la Universo krom fari sennombrajn kontribuaĵojn al astronomio kaj kosmologio.[1] Li apartenis al la Skolo de Demokrito kaj estis ankaŭ disĉiplo de Neso de Ĥio (405 a. K. - 337 a. K.), grava antaŭulo de Epikuro kaj majstro de Diogeno de Smirno (360 a. K. - 305 a. K.) kiu siavice estis majstro de Anaksarĥo. Tiel kiel Demokrito, li kredis je la teorio pri la infiniteco de la mondoj kaj li kreis la principon pri la sufiĉa racio: "Estas absurde, ke unu sola tigo de maizo aperu en granda kampo aŭ unuopa mondo en la senfina malpleno."[2]

Μητρόδωρος ὁ Χῖος
(380 a. K. - 325 a. K.)
Busto de Metrodoro de Ĥio, greka filozofo el la Demokrita Skolo.
Busto de Metrodoro de Ĥio, greka filozofo el la Demokrita Skolo.
Persona informo
Naskiĝo 380 a. K.
en Ĥio, Grekio
Morto 325 a. K.
en Ĥio, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Theocritus of Chius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
matematikisto
filozofo
meteologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kompilis kelkajn matematikajn enigmojn kaj humurajn deklarojn kiuj aperas en pli posta laboro nomita la "Greka Antologio". Unu el tiuj enigmoj estas konata kiel la enigmo de Diofanto. En filozofio, li bonorde resumis la plurismajn instruojn de Epikuro jene:

Konsideri la Teron kiel la solan loĝitan mondon en la senfina spaco estas same absurde, kiel aserti, ke en tuta kampo de milio kreskos nur unu greno.[3]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti