Metroo de Novosibirsko

Metroo de Novosibirsko
Новосибирский метрополитен
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Novosibirsko
 Rusio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 7-a de januaro 1986
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,9 km
Nombro de linioj 2
Nombro de veturiloj 104
Nombro de stacioj 13 + 1 konstruata
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 240 300 (2014)
Traklarĝo 1 520 mm
Mapo
Plano de linioj
Plano de linioj
vdr

Metroo de Novosibirsko (ruse Новосибирский метрополитен) estas metroo en la urbo Novosibirsko, Rusio, kun 2 linioj kaj 13 stacioj.

Novosibirsko estas la tria plej granda urbo de Rusio, kun popolnombro super 1,4 miliono da homoj. Ĝi estis fondita kiel vojkruciĝeja urbo inter la ĉefaj transigaj arterioj en Siberio, la Transsiberia fervojo kaj la rivero Obo. Tiel, ne estas surprize ke la urbo kreskis tre rapide. Planoj por metroa sistemo komencis formiĝi en la malfruaj 1960-aj jaroj kaj la 12-an de majo 1979 komenciĝis la unuaj konstrulaboroj. Kun granda sperto pri konstruado de metrooj en Sovetio, tio daŭris sep jarojn kaj duono da plentempa laboro por konstrui la unuan kvin-stacian parton de la sistemo kiu estis triumfe inaŭgurita la 7-an de januaro 1986, fariĝante la dekunua metroo en Sovetunio kaj la kvara en Rusio. Laboro rapide disvolviĝis por plenumi la originan planon de kvar-linia reto de 62 km. Tamen, la financaj malfacilaĵoj de la fruaj 1990-aj jaroj signifis ke plejparto de la laboroj devis esti frostigitaj, kaj ili nur ĵus estis rekomencitaj.

Teĥnikaj detaloj redakti

Larĝo de trako estas 1520 mm. Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron el kontaktrelo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V). Maksimuma rapideco - 80 km/h.

Leninskaja linio redakti

1-a, ruĝa Leninskaja linio (ruse Ленинская линия) de nordoriento al sudokcidento:
Stacio Ruslingva nomo Komento
Zajeljcovskaja Заельцовская
Gagarinskaja Гагаринская
Krasnij Prospekt Красный Проспект Trairejo en la stacion Sibirskaja de la verda linio
Ploŝĉadj Lenina Площадь Ленина
Oktjabrjskaja Октябрьская
Reĉnoj Vokzal Речной Вокзал
Sportivnaja Спортивная Konstruata stacio
Studenĉeskaja Студенческая
Ploŝĉadj Marksa Площадь Маркса

Inter la stacioj Reĉnoj Vokzal kaj Studenĉeskaja (en perspektivo inter Reĉnoj Vokzal kaj Sportivnaja) la ruĝa linio havas grandan ponton tra la rivero Obo (ruse Обь).

Dzerĵinskaja linio redakti

2-a, verda Dzerĵinskaja linio (ruse Дзержинская линия) de okcidento al oriento:
Stacio Ruslingva nomo Komento
Ploŝĉadj Garina-Miĥajlovskogo Площадь Гарина-Михайловского
Sibirskaja Сибирская Trairejo en la stacion Krasnij Prospekt de la ruĝa linio
Marŝala Pokriŝkina Маршала Покрышкина
Berjozovaja Roŝĉa Берёзовая Роща
Zolotaja niva Золотая нива Fermita kelkajn tagojn post la malfermo pro malkonformo al sekureco. Ĝian malfermon en oktobro 2010 kaŭzis nur elektoj. En februaro 2011 ĝi estis denove malfermita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti