Februaro de 2011
(Alidirektita el Februaro 2011)
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
1-a de februaro Redakti
- Ĉirkaŭ 1 miliono da homoj kolektiĝis en Kairo (Egiptio) por partopreni la Marŝon de miliono, postulante demision de Hosni Mubarak. Laŭ pritaksoj de la Unuiĝintaj Nacioj dum tumultoj jam pereis 300 kaj vundiĝis 3000 homoj.[1] Hosni Mubarak en sia televida alparolo al nacio deklaris, ke ne plu kandidatiĝos kaj pace transdonos potencon al elektota posteulo. Ankaŭ li proponis kelkajn demokratiigajn ŝanĝojn en balotado.[2]
- La reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a demisiigis la ĉefministron Samir Rifai, nomuminte anstataŭ li Maruf Baĥit.[3]
- La Unuiĝintaj Nacioj informis, ke dum tumultoj en Tunizio pereis 219 kaj vundiĝis 510 homoj. 147 homoj pereis dum interpuŝiĝoj, 72 mortis en prizonoj.[4]
- Svislando blokadis bankajn kontojn de la eksa haitia prezidanto Jean-Claude Duvalier.[5]
2-a de februaro Redakti
- En la placo Tahrir en Kairo (Egiptio) komenciĝis interpuŝiĝoj inter protestantoj kaj subtenantoj de la prezidanto Hosni Mubarak.[6]
- En la provinco Junano (Ĉinio) okzis la tertremo forta je 4,8 gradoj laŭ la skalo de Richter. Sekve de tio estis damaĝitaj 678 loĝejoj, senhejmiĝis 80,5 miloj da homoj, pli ol 64 mil estis evakuitaj.[7]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdala Saleh deklaris, ke li ne kandidatiĝos plian fojon kaj ne transdonos potencon al sia filo.[8]
3-a de februaro Redakti
- Vespere en la fervojo inter Razjezd 17 kaj Karbagali (Kizlara distrikto, Dagestano, Rusio) antaŭ 60-vagona ŝarĝtrajno eksplodiĝis memfarita eksplodaĵo. Viktimoj mankas. Trafiko estis ĉesigita.[9]
- La prezidanto de Alĝerio Abdelaziz Bouteflika anoncis vespere politikajn reformojn. Ĝi promesis abolicion de esceptostato, permeson por pacaj manifestacioj (krom en Alĝero), eblecon por ĉiuj politikaj partioj prezenti sin en televido kaj radio.[10]
- Forpasis la franca aktorino Maria Schneider. Ŝi havis 58 jarojn.[11]
- Militistoj komencis disdividon de subtenantoj kaj oponantoj de la prezidanto Hosni Mubarak, kiuj ekde hieraŭ batalis en la placo Tahrir (Kairo, Egiptio). Dum tiuj interpuŝiĝoj jam pereis 4 kaj estis vunditaj 600 homoj.[12]
- Pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en Sanao (Jemeno), postulante tujan eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝas ĉe la randoj de la ĉefurbo.[13]
- La usona prezidanto Barack Obama subskribis la Rusian-usonan interkonsenton pri strategia ofensiva armilaro.[14]
4-a de februaro Redakti
- Fox News sciigas, ke sekve de atenco kontraŭ la egipta vic-prezidanto Omar Sulejman pereis 2 liaj korpogardistoj.[15]
- Estis publikigita la ukazo de la kazaĥa prezidanto Nursultan Nazarbajev pri antaŭtempa prezidanta balotado, kiu okazos la 3-an de aprilo 2011.[16]
- La ciklono Jasi, trafinta je la komenco de februaro la nord-orientan parton de Aŭstralio, senigis je elektroprovizado 150 milojn da aŭstralianoj. Almenaŭ 1 homo pereis kaj 2 malaperis.[17]
- La parlamento de Mjanmao elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupis la 65-jara emerita generalo Tein Sein. Por li voĉdonis 408 parlamentanoj el 659.[18]
5-a de februaro Redakti
- Eksiĝis estraro de la Naci-demokratia partio de Egiptio, inkluzive de Gamal Mubarak kaj Hosni Mubarak.<[19]
- Nekonatoj eksplodigis la gaskondukilon apud la urbo El Ariŝ (provinco Ŝimal Sinaj, Egiptio), kio kaŭzis incendion. Per ĝi oni liveras gason en Israelon kaj (eble) Jordanion.[20] Poste oni sciigis, ke Hosni Mubarak daŭre prezidas la partion.[21]
- En la urbo El-Kef (Tunizio) okazis interpuŝiĝoj inter protestantoj, kiuj postulis eksiĝon de la urba policestro Haled Gazuani, kaj polico. Policanoj ekpafis, sekve de kio 2 junuloj pereis surloke kaj 3 estis grave vunditaj (2 poste mortis). Post aresto de Gazuani manifestaciantoj disiris. Entute laŭ informoj de la UN dum tumultoj en la lando jam pereis 219 homoj.[22]
6-a de februaro Redakti
- Forpasis la fama gitaristo Gary Moore. Li havis 58 jarojn.[23]
- Oni sciigas, ke la Fratoj-Islamanoj komencis intertrakton kun la registaro de Egiptio.[24] Rezulte opozicio kaj la registaro decidis establi la komitaton pri konstitucia reformo.[25]
- La registaro de Sud-Sudano decidis konstrui novan ĉefurbon anstataŭ la laŭ ĝi maltaŭga por tiu celo nuna ĉefurbo Ĵubo.[26]
7-a de februaro Redakti
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev subskribis la leĝon "Pri polico", kiu ekvalidos la 1-an de marto kaj transformos milicon en policon. Ĉiuj milicanoj estos maldungitaj kaj redungitaj nur post atestado. Kvanto da ili ŝrumpiĝos je 20 %.[27]
- La eksa prezidanto de Pakistano Pervez Muŝaraf estis enlistigita kiel suspektato pri la murdo de Benazir Bhutto.[28]
- La prezidanto de Sudano Omar al-Baŝir agnoskis rezultojn de la referendumo pri sendependiĝo de Sud-Sudano.[29]
8-a de februaro Redakti
- En Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) okazis tri eksplodoj, sekve de kio estis vunditaj 5 homoj, inkluzive 3 milicanojn.[30]
- La parlamento de Norvegio unuanime aprobis la interkonsenton pri demarkacio de maraj teritorioj en la Barenca maro kaj la Arkta Oceano inter Norvegio kaj Rusio — post 40 jaroj da intertraktado.[31]
- Renoviĝis amasaj protestoj en Egiptio.[32]
- En 7 el 50 distriktoj de Bangkoko (Tajlando) ekde la 9-an de februaro ĝis la 23-an de februaro estos malpermesitaj manifestacioj, kion kaŭzis protestoj de "flavĉemizuloj".[33]
- En la urbo Temanggung (Javo, Indonezio) amaso da islamanoj bruligis kelkajn lernejojn kaj preĝejojn, kaj interpuŝiĝis kontraŭ polico, protestante kontraŭ laŭ ili tro milda puno por 58-jara Antonius Bawengan, antaŭtage kondamnita je 5 jaroj de malliberigo pro ofendo de islamo.[34]
- La intertrakto inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio komenciĝis sur la nivelo de armeaj regimenestroj en la vilaĝo Phanmunĉĵom, situanta en la malmilitarigita teritorio.[35]
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev anoncis, ke ekde la aŭtuno Rusio ne plu uzos someran tempon.[36]
- Israelaj arkeologoj sciigis pri eltrovo de la tombo de la biblia profeto Zeĥarja. Ĝi situas en bizanca preĝejo de la 5-a/6-a jarcentoj en Hirbet-Midras.[37]
- NHTSA finfine raportis ke ne ekzistas problemo je elektra regsistemo pri problemoj de subitaj akceloj de aŭtoj.[38]
9-a de februaro Redakti
- Demisiis la registaro de Pakistano.[39]
- Malsukcesis la intertrakto de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ĝi finiĝis je ĉirkaŭ 15:00 sen eĉ nomi daton de sekva renkontiĝo kaj priparolotajn en ĝi temojn.[40]
- En Egiptio komenciĝis amasaj strikoj, partoprenantoj de kiuj faras politikajn kaj ekonomiajn postulojn.[41]
10-a de februaro Redakti
- Dum parado en la urbo Mardano (Pakistano) vestita kiel lernejano kamikazo eksplodigis sin. Laŭ AFP pereis 20 kaj vundiĝis 26 homoj, laŭ la pakistana gazeto The Express Tribune pereis 27 kaj vundiĝis 40 homoj.[42]
- En flughaveno de la urbo Cork (Irlando) kraŝis aviadilo. Pereis almenaŭ 6 kaj vundiĝis 6 homoj.[43]
- La intertrakto de egiptaj potenculoj kaj reprezentantoj de opozicio finiĝis senrezulte.[44]
11-a de februaro Redakti
- La prezidanto de Egiptio Hosni Mubarak eksiĝis de sia posteno.[45] La faktan povon nun havas la armea gvidantaro. La armeo deklaris, ke ĝi subtenas postulojn de protestantoj kiel liberan kaj honestan elekton de prezidento, ŝanĝon de la konstitucio kaj finon de la krizostato. En la antaŭa tago Mubarak ankoraŭ deklaris, ke li rifuzas demisii; li menciis, ke li transdonas parton de siaj regopovoj al la vic-prezidanto Omar Sulejman, kiu nun tamen laŭ la armea deklaro perdos sian postenon.[46][47]
- Eksiĝis Axel Weber, la prezidanto de la Germana federacia banko.[48]
- Apud la marbordo de Ĉilo okazis la tertremo forta je 6,8 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis en la Pacifika Oceano, je 70 km de la urbo Koncepciono. Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[49]
12-a de februaro Redakti
- La pakistana Juĝejo pri terorismaj aferoj eldonis arestordonon pri Pervez Muŝaraf.[50]
- En Sanao (Jemeno) polico dispelis amason da protestintoj, kiuj direktiĝis al la ambasadorejo de Egiptio. En la placon Tahrir (esperante Liberiĝo) oni alveturigis per busoj ĉirkaŭ 5 milojn da subtenantoj de la nuna prezidanto Ali Abdula Saleh, kiuj establis tie tendaron.[51]
- En Alĝero (Alĝerio) ĉirkaŭ 10 miloj da protestintoj eliris la stratojn kun postuloj pri demokratiigo. Ili estis dispelitaj de polico, ĉirkaŭ 400 homoj estis kaptitaj.[51]
- Italio deklaris la staton de humana krizo pro inundego de rifuĝintoj el Tunizio. Nur ekde la 9-an de februaro alvenis ĉirkaŭ 3 miloj da tunizianoj. Ĉeborda gardistaro kaptas boatojn de rifuĝintoj kaj direktigas ilin al la insulo Lampedusa.[52]
- En buso, plena je pilgrimantoj-ŝijaistoj, en kontrolejo apud la urbo Samaro (Irako) eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 27 kaj estis vunditaj 20 homoj.[53]
13-a de februaro Redakti
14-a de februaro Redakti
- Forpasis la fama usona ĵazpianisto George Shearing. Li havis 91 jarojn.[56]
- En la vilaĝo Gubden (Karabudahkenta distrikto, Dagestano, Rusio) okazis du teroraj agoj. Je ĉirkaŭ 19:40 (loka tempo) kamikazino eksplodigis sin apud milicejo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj 4 milicanoj. Je ĉirkaŭ 22:35 en la elira kontrolejo okazis dua eksplodo fare de kamkazo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj almenaŭ 16 homoj.[57]
- En Teherano kaj aliaj urboj de Irano komenciĝis amasaj manifestacioj, evoluintaj al tumultoj kaj interpuŝiĝoj kontraŭ polico. Manifestaciantoj krias, ke iranajn gvidantojn atendas la sorto de la egipta prezidanto Hosni Mubarak. En Tehrano estis ĉesigita funkciado de movtelefonio kaj Interreto. Oni informas, ke la opozicia gvidanto Mir Hosejn Musavi sukcesis liberiĝi el sub hejmaresto aj aliĝis al protestantoj.[58] Almenaŭ 1 homo pereis, kelkdekoj estis vunditaj, pli ol 200 arestitaj.[59]
- En Sanao (Jemeno) ĉirkaŭ 3000 protestintoj direktis sin al la placo Tahrir, kie okazis interpuŝiĝoj kontraŭ subtenantoj de la prezidanto Ali Abdula Saleh kaj polico. Similaj okazaĵoj estis en la urbo Taiz.[60]
- En la ŝijaista vilaĝo Nevidrat (Barejno) okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kontraŭ polico, kiu dispelis ilin per gumokugloj kaj larmogaso.[61] Almenaŭ 1 homo pereis kaj 25 estis vunditaj.[62]
15-a de februaro Redakti
- En Tunizio estis nuligita elirblokado. Tamen esceptostato validas plu.[63]
- En la urbo Bengazi (Libio) okazis manfestacio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 2000 homoj. Kaŭzis ĝin aresto de iu rajtdefendanto fare de potenculoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ polico estis vunditaj 14 homoj.[64]
16-a de februaro Redakti
- Daŭras protestoj de ŝijaistoj en Barejno. Ili postulas elekteblecon de ĉefministro, liberigon de politikaj prizonuloj kaj ĉesigon de torturado. Ministro pri internaj aferoj deklaris, ke policanoj kulpaj pri murdoj de du manifestaciantoj estis arestitaj.[65]
- 2000 policanoj estis venigitaj sur stratojn de Sanao (Jemeno). Ili blokadis elirojn kaj enirojn e la universitato por ke studentoj ne partoprenu protestojn.[66]
17-a de februaro Redakti
- Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en Adeno (Jemeno) pereis 3 kaj estis vunditaj 19 homoj. En Sanao subtenantoj de la prezidanto pafis en protestantojn.[67]
- "Tago de kolero" okazis en kvin urboj de Libio, kie daŭras protestoj kontraŭ reganta reĝimo. Oni sciigas, ke dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en la urbo Bengazi pereis 4 homoj. Entute dum lastaj tagoj laŭdire pereis almenaŭ 20 manifestaciantoj.[68]
- La parlamento de Kirgizio nomis honore al Vladimir Putin unu el sennomaj montopintoj de Tjanŝano.[69]
- Armeo de Barejno deklaris, ke ĝi ekregis situacion en la ĉefurbo Manamo kaj malpermesas manifestaciojn. Kelkajn horojn antaŭ tio polico forpelis protestantojn de ĉefa placo de la ĉefurbo, sekve de kio pereis 4 homoj.[70]
18-a de februaro Redakti
- Je ĉirkaŭ 18:55 apud la vilaĝo Zajukovo (Baksana distrikto, Kabardio-Balkario, Rusio) nekonataj viroj em maskoj haltigis minibuson, en kiu veturis en kurorton turistoj el Moskvo, kaj pripafis ilin. Kvar homoj pereis.[71]
- Nokte de la 17-an al la 18-an de februaro nekonatoj eksplodigis la telferon Azau — Starij Krugozor (Kabardio-Balkario, Rusio). 30 el 45 ĉeloj falis. Neniu estis damaĝita.[72]
- La reĝo de Barejno Hamad bin Isa Al Ĥalifa publikigis la ukazon, laŭ kiu lia filo, princo-heredonto Salman bin Hamad Al Ĥalifa intertraktos kun «ĉiuj sen escepto politikaj fortoj de la lando» kaj ricevos por tio «ĉiujn plenpovojn».[73]
- Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico pereis 20 homoj en Bengazi (Libio), kie manifestaciantoj kaptis radiostacion kaj bruligis ĝin. Pliaj 7 homoj pereis en la urbo Derna.[74]
- Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de nun nomiĝos BRICS.[75]
- Dekmiloj da homoj manifestaciis en Irano, sed estis dispelitaj de polico kaj basiĝoj. Almenaŭ1 homo pereis, dekoj estis vunditaj kaj centoj arestitaj.[76]
- En la urbo Taiz (Jemeno) nekonato ĵetis grenadon en amason da protestintoj, sekve de kio estis vunditaj almenaŭ 22 homoj.[77]
19-a de februaro Redakti
- Oni sciigas, ke en Bengazi (Libio) daŭras tumultoj kaj al protestantoj jam oni pafas el helikopteroj. Al-Ĝazira informas pri 200 pereintoj kaj ĉirkaŭ 800 vunditoj. Laŭ Associated Press pereis 99 homoj.[78]
- En Tunizio estis deklarita amnestiopor politikaj prizonuloj.[79]
20-a de februaro Redakti
- En Maroko komenciĝis amasaj protestoj, partoprenantoj de kiuj postulas limigu potencon de la reĝo kaj batalu kontraŭ korupto. Manifestacioj okazas en Rabato, Kazablanko kaj Marakeŝo.[80]
- Estis deklaritaj la oficialaj rezultoj de la prezidanta balotado en Ugando. La nuna prezidanto Yoweri Museveni ricevis 59 % voĉdonoj, lia ĉefa rivalo Kizza Besigye — 37 %. Tuj post publikigo de la informoj Kizza Besigye deklaris la balotadon kontraŭleĝa kaj alvokis samlandanojn renversi la reĝimon kaj okazigi novan balotadon.[81]
21-a de februaro Redakti
- Mario Uribe Escobar, eksa prezidanto de la kolombia parlamento kaj kuzo de la eksa prezidanto de la lando Álvaro Uribe Vélez, estis kondamnita al pli ol 7 jaroj de malliberigo pro rilatoj kun Unuiĝintaj fortoj de memdefendo de Kolombio (hispane Autodefensas Unidas de Colombia — AUC).[82]
- La pola ministro pri eksteraj aferoj Radosław Sikorski publike agnoskis, ke polaj stiristoj de la prezidanta aviadilo faris eraron, kiam ili decidis alterĝi apud Smolensko (Rusio) en nebulo.[83]
- En stadiono en Bamako (Malio) post prediko de la loka imamo Usman Madani Hadajra, dediĉita al la islama festo Maŭlid An-Nabi (esperante Naskiĝtago de Muhamedo), okazis interpremiĝo, pro kio pereis almenaŭ 30 homoj, plejparte virinoj, kaj almenaŭ 70 estis vunditaj.[84]
- La aerarmeo de Libio atakis la militbazon en Bengazi, personaro de kiu transiris al la flanko de opozicio. Laŭ Al-Ĝazira, antaŭe opozicion eksubtenis polico de tiu ĉi urbo. En Tripolo manifestaciantoj kaptis la internacian flughavenon, bruligis domon de la registaro, damaĝis kelkajn policejojn kaj oficejon de la ŝtata televidkanalo.[85] Proteste kontraŭ apliko de perforto al pmanifestaciantoj eksiĝis la ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil. Antaŭe pri sia subteno de la opozicio deklaris ambasadoro en la Ligo de Arabaj Ŝtatoj Abdel Moneim al-Honi kaj tiu en Ĉinio Husein Sadik.[86]
- En la urbo Al Hoceima (Maroko) oni eltrovis en forbrulinta dum antaŭaj tumultoj bankoficejo kvin korpojn de pereintoj. Entute laŭ oficialaj informoj estis vunditaj 128 homoj (inkluzive 115 policanojn) kaj 120 estis arestitaj.[87]
- Speciala komisiono de la kartvela parlamento deklaris, ke la kartvela prezidanto Zviad Gamsaĥurdja ne mortigis sin mem, sed estis murdita.[88]
- En provinco Kunduz (Afganio) kamikazo eksplodigis sin apud registaraj oficejoj, sekve de kio pereis 30 kaj estis vunditaj almenaŭ 40 homoj.[89]
22-a de februaro Redakti
- Laŭ pritaksoj de la Internacia puna kortumo kvanto de pereintoj dum tumultoj en Libio atingis 600. Oni informas, ke opozicio ekregis en plejparto da loĝlokoj de la lando kaj polico transiris al ĝia flanko. Multaj ambasadoroj kaj internaciaj reprezentantoj de Libio deklaris sian eksiĝon aŭ rompon de ligoj al la nuna reĝimo.[90] Muamar Kadafi en televida alparolo al nacio deklaris, ke li rifuzas demisii, ĉar li estas «ne kutima homo aŭ eĉ prezidanto, sed gvidanto de revolucio».[91] La konsulo de la Kultura misio de Libio en Aŭstralio Omran Zved deklaris, ke de nun li reprezentas libian popolon, sed ne la regantan reĝimon. Reprezentantoj de Libio en la UN kulpigis Muamar Kadafi pri genocido kaj postulis lian eksiĝon.[92] Vespere la ministro pri internaj aferoj Abdul Fatah Junis al Abidi deklaris sian eksiĝon kaj alvokis armeon subteni la opozicion.[93] Laŭ oficialaj informoj en la lando jam pereis 111 militistoj kaj 189 civiluloj, inkluzive 104 civiluloj kaj 10 militistoj en Bengazi.[94]
- La parlamento de Kosovo elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupis Behgjet Pacolli, entreprenisto, gvidanto de la partio Alianco por nova Kosovo (albane Aleanca Kosova e Re — AKR). La opozicio rifuzis voĉdonadon, do el 120 deputitoj ĉeestis nur 67, el kiuj 62 voĉdonis por li.[95]
- Ĉirkaŭ 13:00 (loka horo) en Nov-Zelando okazis la tertremo forta je 6,3 gradoj laŭ la skalo de Richter kun la posttertremo forta je 5,7 gradoj. Pleje estis damaĝita la urbo Christchurch, situanta je 5 km de la epicentro. Pereis almenaŭ 65 homoj[96] Poste sciigis, ke kvanto de pereintoj jam atingis 75 kaj 300 homoj konsideratas malaperintaj. Tio estas la plej damaĝa tertremo post 1931.[97]
23-a de februaro Redakti
- La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kondamnis serban eks-generalon Vlastimir Djordjevic al 27 jaroj de malliberigo pro komplico al etna purigado, murdoj de albanoj kaj aliaj krimoj en Kosovo inter januaro kaj junio 1999.[98]
- En Delhio (Barato) okazis manifestacio, kiun partoprenis almenaŭ 100 miloj da homoj. Ili aliris la parlamenton kaj transdonis al ties prezidanto Meira Kumar siajn postulojn: malpliigu inflacion kaj senlaborecon, batalu kontraŭ korupto.[99]
- En Grekio okazas 24-hora tutnacia striko. Apud parlamento en Ateno manifestaciantoj atakis policon, kiu respondis per larmogaso. 20 homoj estis kaptitaj.[100]
- La eksiĝinta libia la ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil deklaris, ke Muamar Kadafi persone ordonis eksplodigi la 21-an de decembro 1988 la aviadilon Boeing 747 super la urbo Lockerbie (Britio). Li asertas, ke havas pruvojn de tiuj vortoj.[101]
- La rusiaj urboj Vladivostoko, Tiĥvin kaj Tver ricevis la titolojn Urbo de milita gloro.[102]
24-a de februaro Redakti
- Oponantoj de la libia reĝimo, nomantaj sin «idoj de la revolucio», okupis la libian ambasadon en Parizo (Francio), elpelis personaron kaj hisis la nacian flagon, kiu estis uzata ĝis la puĉo de 1969.[103]
- Svislando frostigis ĉiujn bankokontojn kaj aliajn aktivojn de Muamar Kadafi.[104]
- En Alĝerio estis nuligita esceptostato, establita en 1991.[105]
- La libia armeo pripafis en la urbo Ez-Zavija moskeon, apud kiu okazis manifestacioj de opozicio. Estis detruita minareto, pereis multe da homoj. Opoziciuloj ekkontrolis la urbojn Misurata kaj Zuara. La teritorio nekontrolata de la registaro estas jam ne nur nordoriente sed ankaŭ nordokcidente.[106]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh ordonis al polico defendi ĉiujn manifestaciantojn, inkluzive de opoziciuloj.[107]
25-a de februaro Redakti
- En Adeno (Jemeno) polico vespere dispelis manifestaciantojn. Dum interpuŝiĝoj almenaŭ 4 homoj estis mortigitaj, ĉirkaŭ 40 vunditaj.[108]
- La reprezentanto de Libio en la UN Mohammed Shalgam rifuzis gvidadon de la libia estraro kaj alvokis la Konsilion de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj enmiksiĝi en la komenciĝantan enlandan militon kaj haltigi sangofluadon.[109]
- La Konsilio pri homaj rajtoj de la UN faris specialan kunsidon, dum kiu estis akceptita la rezolucio pri Libio. Oni decidis establi konstantan komisionon por enketado de gravaj rompoj de homaj rajtoj dum armitaj interpuŝiĝoj de la registaro kaj opozicio. Oni substrekis, ke apliko de armiloj kontraŭ civiluloj povas esti konsiderata krimo kontraŭ homeco. La Konsilio rekomendis al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj haltigi anadon de Libio en la Konsilio.[109]
- AFP sciigis, ke demisiis ambasadoro de Libio en Francio Salah Zaren kaj reprezentanto de la lando en UNESKO Abdul Salam el-Halali. Ambaŭ diplomatoj deklaris, ke tiel ili protestas kontraŭ reprezaloij en Libio kaj aliĝas al la revolucio.[103]
- Usono oficiale haltigis diplomatiajn rilatojn kun Libio.[110]
- Amasaj kontraŭregistaraj manifestacioj okazas en Irako. En la placo Tahrir (Bagdado) miloj da homoj postulas eksiĝon de la ĉefministro Nuri al-Maliki, realan bataldon kontraŭ korupto kaj senlaboreco. Estiĝis interpuŝiĝoj kontraŭ polico. En la urbo Mosulo 5 manifestaciantoj estis mortigitaj kaj 10 vunditaj de polico. En Basro protestantoj forbruligis rezidejon de guberniestro.[111]
- Ĉirkaŭ 20:10 (loka horo) pli ol deko da teroristoj atakis la urbon Nalĉik (Kabardio-Balkario, Rusio). Ili pripafis du milicejon, oficon de FSB kaj sanatorion «Leningrad» apartenatan al FSB. Almenaŭ 1 milicano estis vundita. Ĉiuj atakintoj fuĝis.[112]
- En Tunizo (Tunizio) cent miloj da homoj manifestacias, postulante eksiĝon de la transira registaro.[113]
- Apud la urbo Peŝavaro (Pakistano) nekonatoj eksplodigis 12 el 18 cisternoaŭtoj, kiuj veturigis fuelon por ISAF. 4 stiristoj kaj gardistoj pereis, 6 estis vunditaj.[114]
26-a de februaro Redakti
- En Zagrebo (Kroatio) okazis interpuŝiĝoj de oponantoj de la ĉefministro Jadranka Kosor kontraŭ polico. Post paca manifestacio de partoprenantoj de la milito de la 1991-1995-aj jaroj, amaso da gejunuloj ekprovis trairi al la domo de la registaro. 33 homoj estis vunditaj, 38 kaptitaj.[115]
- La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis sankciojn kontraŭ libia reĝimo. Al 22 ties superuloj, inkluzive de Muamar Kadafi kaj ties familianoj, estas malpermesite forlasi la landon. Same malpermesita estas vendado de armiloj en Libio. Al la Internacia puna kortumo oni ordonis enketi cirkonstancojn de pereo de civiluloj en Libio, kiun oni povas konsideri krimo kontraŭ homeco.[116]
- La eksa libia ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil deklaris pri establo de la portempa registaro, kiu dum tri monatoj preparu novan balotadon. Li ankaŭ konfirmis, ke la ĉefurbo daŭre estos Tripolo kaj pri ĉiuj krimoj kulpas nur Muamar Kadafi.[117]
- Potenculoj de Libio komencis disdonadon de armiloj al subtenantoj de Muamar Kadafi. Ili surportas verdajn bandaĝojn.[118]
- AFP sciigas, ke la du plej influhavaj triboj de Jemeno eksubtenis opozicion. La gvidanto de la tribo ĥamid ŝejko Husejn bin Abdula al-Ahmar forlasis la regantan partion Tutnacia popola kongreso proteste kontraŭ kruela subpremado de manifestacioj.[119]
- Ĉirkaŭ la 5-a horo grupo da armitaj homoj penetris en la plej grandan naftouzinon de Irako en la urbo Bajĝi, murdis du inĝenierojn kaj eksplodigis unu korpuson. Entute pereis 4 homoj. Produktado estis ĉesigita. Fajregon oni estingadis dum 5 horoj.[120]
27-a de februaro Redakti
- Oni pliĝustigis, ke pro la tertremo en la urbo Christchurch (Nov-Zelando) pereis 147 homoj kaj pliaj 50 ankoraŭ estas konsiderataj malaperintaj.[121]
28-a de februaro Redakti
- Eŭropa Unio aprobis sankciojn kontraŭ Libio. Aktivoj de Muamar Kadafi kaj 25 liaj kunuloj estos frostigitaj. Ankaŭ oni malpermesis al ili viziti Eŭropan Union, vendadi al Libio armilojn, larmogasojn kaj similaĵojn.[122]
- Forpasis la fama franca aktorino Annie Girardot. Ŝi havis 79 jarojn.[123]
- La ministro pri eksteraj rilatoj de Usono Hillary Rodham Clinton deklaris, ke ŝia lando subtenas forigon de Muamar Kadafi. «Ni deziras, ke li foriru», diris ŝi.[124]
- La Internacia puna kortumo komencis antaŭan enketadon de cirkonstancoj de la pereo de civiluloj en Libio.[125]
- Egiptaj aŭtoritatuloj malpermesis al Hosni Mubarak kaj ties familianoj forlasi la landon. Ĉiuj iliaj bankokontoj estos frostigitaj.[126]
Referencoj Redakti
- ↑ Численность демонстрантов в Каире превысила миллион человек ruse
- ↑ Мубарак пообещал мирно отдать власть ruse
- ↑ Короля Иордании заставили сменить премьер-министра ruse
- ↑ ООН уточнила число жертв переворота в Тунисе ruse
- ↑ Швейцария заблокировала счета гаитянского диктатора Дювалье ruse
- ↑ Сторонники Мубарака устроили конную атаку на демонстрантов ruse
- ↑ SW China quake affects 80,600 people, damages 678 homes angle
- ↑ Президент Йемена отказался от участия в выборах ruse
- ↑ В Дагестане взорван участок железнодорожного полотна ruse
- ↑ Президент Алжира объявил о начале политических реформ ruse
- ↑ Умерла звезда "Последнего танго в Париже" ruse
- ↑ Армия вступилась за противников Мубарака в Каире ruse
- ↑ Десятки тысяч йеменцев потребовали отставки президента ruse
- ↑ Обама утвердил договор с Россией об СНВ ruse
- ↑ Egypt VP Target of Assassination Attempt That Killed Two Bodyguards, Sources Tell Fox News angle
- ↑ Назначена дата досрочных выборов президента Казахстана ruse
- ↑ Two men found, married couple now missing after Cyclone Yasi angle
- ↑ В Мьянме появился президент ruse
- ↑ Руководство правящей партии Египта подало в отставку ruse
- ↑ В Египте подорвали газопровод ruse
- ↑ Gamal Mubarak replaced in Egypt's ruling NDP. Egypt ruling party executive committee resigns
- ↑ полицейские открыли огонь по демонстрантам ruse
- ↑ Умер гитарист Гари Мур ruse
- ↑ "Братья-мусульмане" вступили в переговоры с властями Египта ruse
- ↑ Египетские власти и оппозиция договорились о конституционной реформе ruse
- ↑ Южный Судан построит новую столицу ruse
- ↑ Медведев подписал закон о полиции ruse
- ↑ Musharraf is now an accused in Benazir killing angle
- ↑ Президент Судана признал итоги референдума о независимости Юга ruse
- ↑ СК сообщил о третьем взрыве в Грозном ru
- ↑ Норвегия ратифицировала договор о морской границе с Россией ruse
- ↑ В Каире возобновились массовые протесты оппозиции ruse
- ↑ Thailand imposes tough security law ahead of protests Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today angle
- ↑ Protesters riot in central Java town[rompita ligilo] angle
- ↑ Day of talks between Koreas ends, to resume Wednesday angle
- ↑ Медведев отменил зимнее время ruse
- ↑ Найдена могила библейского пророка Захарии ruse
- ↑ Американцы не нашли дефектной электроники в автомобилях Toyota ruse
- ↑ Pakistan Prime Minister Gilani dissolves cabinet, will downsize it angle
- ↑ (2nd LD) Inter-Korean military talks end with no progress: official angle
- ↑ Protest in Egypt Takes a Turn as Workers Go on Strike angle
- ↑ В Пакистане переодетый школьником смертник подорвал военный парад ruse
- ↑ В ирландском аэропорту разбился самолет ruse
- ↑ Переговоры египетских властей с демонстрантами провалились ruse
- ↑ Мубарак ушел в отставку ruse
- ↑ Хосни Мубарак передал часть полномочий вице-президенту ruse
- ↑ Nach Rücktritt: Schweiz friert Gelder des Mubarak-Clans ein germane
- ↑ Weber to Step Down From Bundesbank angle
- ↑ В Чили произошло землетрясение ruse
- ↑ Суд выдал ордер на арест экс-президента Пакистана ruse
- ↑ 51,0 51,1 В Алжире и Йемене разогнали антиправительственные митинги ruse
- ↑ Италия объявила режим гуманитарного бедствия ruse
- ↑ В Ираке смертник подорвал автобус с паломниками ruse
- ↑ В Египте распущен парламент и отменена конституция ruse
- ↑ В России запустили мусульманский телеканал ruse
- ↑ Jazz pianist George Shearing dies at 91 angle
- ↑ В результате двух взрывов в Дагестане пострадали 20 человек ruse
- ↑ В Тегеране отключили сотовую связь и интернет ruse
- ↑ В Тегеране появились первые жертвы беспорядков ruse
- ↑ В Йемене вновь произошли столкновения демонстрантов с полицией ruse
- ↑ Полиция Бахрейна разогнала демонстрантов-шиитов ruse
- ↑ Столкновения в Бахрейне привели к жертвам ruse
- ↑ Curfew lifted and state of emergency maintained[rompita ligilo] angle
- ↑ На акцию протеста в Ливии вышли две тысячи человек ruse
- ↑ За убийство демонстрантов в полиции Бахрейна провели аресты ruse
- ↑ На улицы Йемена выведены 2000 полицейских ruse
- ↑ В ходе беспорядков в Йемене погибли три человека ruse
- ↑ В ливийском Бенгази погибли семь демонстрантов ruse
- ↑ Парламент Киргизии присвоил горной вершине имя Путина ruse
- ↑ Наведением порядка в Бахрейне занялась армия ruse
- ↑ Скончался раненый в Кабардино-Балкарии турист из Москвы ruse
- ↑ На Эльбрусе взорвали канатную дорогу ruse
- ↑ Король Бахрейна отправил наследника на переговоры с оппозицией ruse
- ↑ В ходе беспорядков в Ливии погибли не менее 27 человек ruse
- ↑ South Africa joins to make BRICS of BRIC - Mukherjee angle
- ↑ Иранские стражи революции решили поддержать митингующих ruse
- ↑ В Йемене в толпе демонстрантов взорвалась граната ruse
- ↑ В Бенгази для разгона демонстрантов применили вертолеты ruse
- ↑ Тунисских политзаключенных амнистировали ruse
- ↑ Демонстранты в Марокко потребовали ограничить власть короля ruse
- ↑ Президентом Уганды в третий раз стал Йовери Мусевени ruse
- ↑ Экс-спикер парламента Колумбии приговорен к семи годам тюрьмы ruse
- ↑ Глава МИД Польши признал ошибку пилотов под Смоленском ruse
- ↑ давке на стадионе в Мали погибли 36 человек Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Ливия нанесла воздушный удар по манифестантам в Бенгази ruse
- ↑ Ливийский министр демонстративно подал в отставку ruse
- ↑ Жертвами беспорядков в Марокко стали пять человек ruse
- ↑ Смерть Гамсахурдии признали убийством ruse
- ↑ Жертвами смертника на севере Афганистана стали 30 человек ruse
- ↑ Число погибших в Ливии увеличилось до 600 человек ruse
- ↑ Каддафи отказался уходить в отставку ruse
- ↑ Ливийские дипломаты разорвали связи с Каддафи ruse
- ↑ Глава МВД Ливии призвал армию поддержать противников Каддафи ruse
- ↑ Власти Ливии назвали официальное число погибших ruse
- ↑ Президентом Косово избран бизнесмен Беджет Паколли ruse
- ↑ В результате землетрясения в Новой Зеландии погибли не менее 65 человек ruse
- ↑ Число жертв землетрясения в Новой Зеландии выросло до 75 ruse
- ↑ Сербскому генералу дали 27 лет за этнические чистки в Косово ruse
- ↑ В столице Индии прошла стотысячная акция протеста ruse
- ↑ Национальная забастовка в Греции переросла в столкновения с полицией ruse
- ↑ Каддафи лично отдал приказ взорвать самолет над Локерби ruse
- ↑ Три города России стали "Городами воинской славы" ruse
- ↑ 103,0 103,1 Посол Ливии во Франции присоединился к революционерам ruse
- ↑ Швейцария заморозила счета Каддафи ruse
- ↑ Алжир отменил действовавший 19 лет режим ЧП ruse
- ↑ Ливийская армия взорвала занятую оппозиционерами мечеть ruse
- ↑ Президент Йемена приказал полиции защищать оппозиционеров ruse
- ↑ В столкновениях демонстрантов с полицией в Йемене погибли четверо ruse
- ↑ 109,0 109,1 СПЧ ООН создаст комиссию для расследования преступлений против человечности в Ливии ruse
- ↑ заморозили дипломатические отношения с Ливией Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Антиправительственные выступления начались в Ираке ruse
- ↑ Всем напавшим на Нальчик боевикам удалось скрыться ruse
- ↑ В столице Туниса собрались тысячи противников нового правительства ruse
- ↑ Пакистанские боевики взорвали 12 бензовозов НАТО ruse
- ↑ В беспорядках в Загребе пострадали 33 человека ruse
- ↑ Совбез ООН ввел санкции против режима Каддафи ruse
- ↑ Бывший министр юстиции Ливии созвал временное правительство ruse
- ↑ В Ливии началась раздача оружия сторонникам Каддафи ruse
- ↑ йеменские племена перешли на сторону оппозиции ruse
- ↑ Крупнейший НПЗ Ирака закрылся из-за нападения боевиков ruse
- ↑ В Новой Зеландии уточнили число погибших при землетрясении ruse
- ↑ Евросоюз утвердил санкции в отношении Каддафи ruse
- ↑ Annie Girardot est morte france
- ↑ Exile an option for Gaddafi: White HouseNothing is off the table against Gaddafi: Clinton angle
- ↑ Международный уголовный суд занялся преступлениями в Ливии ruse
- ↑ Мубараку запретили покидать Египет ruse