Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mi en Li estas romano verkita de Ladislav Vladyka. El la ĉeĥa tradukis ĝin la Moraviaj Esperanto-Pioniroj el Olomouc. La 193-paĝa dokumento estas eldonita de la sama Esperanto-grupo en la jaro 1931.

Mi en Li
Mi en Li
Mi en Li
Aŭtoro Ladislav Vladyka
Eldonjaro 1933
Urbo Olomouc
Eldoninto Moraviaj Esperanto-Pioniroj
Paĝoj 193
vdr

Recenzoj redakti

 
 Mistere malkvietiga romano ... la eventoj arte kaj komplike interplektiĝas ... la stilo streĉe konciza ... ofta senpera dialoga formo ... lerte tradukita. 
— 1934, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 5
 
 Verko apenaŭ komprenebla kaj certe ne tradukinda. 
— 1933, The British Esperantist, paĝo 163
 
 Romano kiu baziĝas sur fantazia hipotezo kaj kiu konstruas ĉirkaŭ tio bildon de la moderna postmilita grandurba vivado la monĵetantaj rondoj de spekulistoj kaj noktvivuloj ĉiupecaj. La mistero en kiun la leganto estas enkondukata, nur klariĝas ĉe la fino de la libro, sed oni tro senteble rimarkas, ke la enigmo estas nur uzata kiel allogaĵo kaj kiel preteksto pentri la supre aluditajn malmulte rekomendindajn mediojn. Tial la intereso de temp’ al tempo malvigliĝas kaj la mistero devas artifike interveni por ree allogi la leganton. La atmosfero estas peza kaj prema kaj oni ne povas sin senigi de la impreso ke nur pulĉineloj kaj ne veraj homoj sin movas antaŭ ni. La libro estas bone tradukita, bele prezentita kaj la presado tre prizorgita. Kelkaj eraroj restis en la teksto, ekz. paĝo 72: rezumi anstataŭ resumi, sur paĝo 63: Singarda trinkanta Horalek komencis paroli, anstataŭ : Singarde trinkante; sur paĝo 62: leutenanto, anstataŭ leŭtenanto. kaj tiel plu. 
— Belga esperantisto n203 (jan 1934)

Eksteraj ligiloj redakti