Malfermi la ĉefan menuon

Michael BARRIER (naskita 1933) estas usona emerita aktoro. Li havis tre mallongan televidan kaj filman karieron, kiu daŭris dum la 1960-aj jaroj.

Michael Barrier
Persona informo
Information icon.svg
vdr

Li komencis sian karieron per televidserio The Law and Mr. Jones (1960). Li partoprenis televidaĵojn kiel The Untouchables, Gunsmoke, Ripcord, My Favorite Martian, Voyage to the Bottom of the Sea, Gomer Pyle: USMC, Bonanza, Combat!, Mission: Impossible, Star Trek krom filmojn The Satan Bug kaj Angel in My Pocket.

Post forlasi la aktoran profesion, li diplomiĝis pri juro kaj iĝis advokata oficiro de la Usona Marborda Gardistaro en Long Beach, Kalifornio.