Michael Schwartz (astronomo)

usona astronomo

Michael SCHWARTZ (naskiĝis en 1950) estas usona amatora astronomo, profesie firmaestro.

Michael Schwartz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Kalifornio en Santa CruzUniversitato de Havajo ĉe ManoaNordokcidenta Universitato
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Post fariĝi bakalaŭro pri arkeologio en 1972 kaj en fiziko en 1976, li akiris gradon pri antropologio en 1978. Forlasinte karieron de esplorado en 1980, li fondis firmaon pri sistemoj de kriptografio por financaj transakcio. En 1997 li cedis sian firmaon kaj dediĉis sin al sia pasio por astronomio per la projekto de la Observatorioj Tenagra.

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 24 asteroidojn[1] inter 2001 kaj 2010 en kunlaboro kun Paulo R. Holvorcem. Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ la ne-periodajn kometojn C/2011 K1 Schwartz-Holvorcem kaj C/2014 B1 Schwartz ; kaj la periodan kometon P/2013 T2 Schwartz.

La asteroido 13820 Schwartz[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti