Paulo R. Holvorcem
brazila astronomo
Paulo R. HOLVORCEM (naskiĝis en 1967) estas brazila matematikisto kaj amatora astronomo, kiu vivas en Campinas (Brazilo). Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 194 asteroidojn[1] inter 1998 kaj 2003 kun Charles W. Juels kaj Michael Schwartz.
Paulo R. Holvorcem | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1967 (57-jaraĝa) en Campinas |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo ![]() |
Alma mater | Ŝtata Universitato de Campinas ![]() |
Okupo | |
Okupo | astronomo matematikisto ![]() |
Kun Charles Juels, li kunmalkovris du kometojn : C/2002 Y1 (Juels-Holvorcem)[2][3] kaj C/2005 N1 (Juels-Holvorcem)[4] ; kun Michael Schwartz, li kunmalkovris la kometon C/2011 K1 (Schwartz-Holvorcem).[5]
La asteroido 13421 Holvorcem[6] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ Premioj de la Anoncoj de Kometoj 2003 (angle)
- ↑ Kometo Juels-Holvorcem videbla matene ; el Sky & Telescope (angle)
- ↑ C/2005 N1 (Juels-Holvorcem), el la galerio de kometoj de la Granda Observatorio Shefford (angle)
- ↑ Unua kometo de la Observatorio Tenagra Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 13421 Holvorcem (1999 VO12) (angle)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Persona paĝo de Paulo R. Holvorcem
- angle Charles Juels (1944 - 2009) kaj Paulo Holvorcem ; el Comet Discoverers