Michel del Castillo

franca verkisto

Michel del Castillo, naskiĝis je la nomo Miguel Janicot del Castillo la 2-an de aŭgusto 1933 en Madrido, estas hispandevena franca verkisto. En 1973 li honoriĝis per la literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro la romano Le Vent de la nuit ("la vento de la nokto").

Michel del Castillo
Persona informo
Michel del Castillo
Naskonomo Miguel Janicot del Castillo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1933 (1933-08-02) (90-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco FrancioHispanio vd
Alma mater Escuelas Profesionales de la Sagrada Familia • Faculté des lettres de Sorbonne Université vd
Familio
Patrino Cándida Isabel del Castillo vd
Profesio
Okupo verkisto • biografo vd
Verkado
Verkoj Tanguy ❦
La Guitare ("la gitaro") ❦
Le Vent de la nuit ("la vento de la nokto") ❦
La Nuit du décret ("la dekreta nokto") ❦
Le Crime des pères ("la krimo de la patroj") vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Michel del Castillo estis naskita en Madrido. Lia patro, Michel Janicot, estis franca kaj lia patrino, Cándida Isabel del Castillo, hispana.

Internigita en la koncentrejo Rieucros en Mende kun sia patrino dum la dua mondmilito, li disvolvis senton pri aparteno al tiu ĉi urbo, kiu honoris lin nomigante lernejon laŭ li.

Li unue studis politikon kaj psikologion, poste turnis sin al literaturo. Influate de Miguel de Unamuno kaj Fjodor Dostojevskij, liaj libroj ricevis multajn literaturajn premiojn, interalie premio Chateaubriand pro Le silence des pierres (1975); premio Renaudot por La nuit du décret (1981) kaj premio Maurice Genevoix por Rue des Archives (1994).

En 1997 li iĝis membro de la Reĝa Akademio de Belgio, sukcesante al Georges Duby.

Krom vojaĝado, li estas tre fervora pri klasika muziko, kaj iam konsideris fari karieron kiel pianisto.