Mieczysław Kotarbiński

pola pentristo kaj grafikisto

Mieczysław Kotarbiński (naskiĝis la 3-an de januaro 1890 en Varsovio, mortis la 27-an de majo 1943 samloke) – pola pentristo kaj grafikisto.

Mieczysław Kotarbiński
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1890 (1890-01-03)
en Varsovio
Morto 27-an de majo 1943 (1943-05-27) (53-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • grafikartisto • furniture designer
vdr

Vivo redakti

Filo de Miłosz kaj Ewa Koskowska, frato de Tadeusz Kotarbiński kaj Janusz, edzo de Julia. En la jaroj 1921-1923 estis profesoro de la Universitato en Vilno, poste de 1923 de la Belarta Akademio en Varsovio. Okupiĝis pri grafiko, pentrado, metaloplastiko, ornamarto kaj ĉambro-aranĝado. Inter liaj laboraĵoj menciindas akvafortoj. Murdita de germanaj okupantoj sur ruinoj de la Varsovia geto.

Mieczysław Kotarbiński estis projektisto interalie de la emblemoj de Ordeno de la Blanka Aglo kaj Ordeno Polonia Restituta, de Medalo kaj Kruco de Sendependeco kaj de la marŝalbulavo de Józef Piłsudski.

Eksteraj ligiloj redakti