Miguel Lillo

argentina botanikisto

Miguel Ignacio Lillo [lIjo] (naskiĝis la 27-an de julio 1862 en San Miguel de Tucumán, mortis la 4-an de majo 1931 samloke) estis argentina naturalisto kaj profesoro.

Miguel Lillo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1862 (1862-07-27)
en San Miguel de Tucumán
Morto 4-an de majo 1931 (1931-05-04) (68-jaraĝa)
en San Miguel de Tucumán
Ŝtataneco Argentino vd
Subskribo Miguel Lillo
Profesio
Okupo botanikistozoologo • ornitologo vd
Laborkampo biologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en San Miguel de Tucumán, Miguel Lillo studis en tiea mezlenejo, sed ne sekvis universitatajn studarojn, dum male iĝis memlernanto. Jam en 1888 li publikigis interesan eseon pri flaŭro el Tukumano. Poste li iĝis kemiisto kaj ĉirkaŭ 1905 li publikigis "Fauna Tucumana, Aves" pri la tukumana birdaro kaj ĉefe grave pri novaj specioj; tiam li jam posedis la plej gravan bidokolekton de sia provinco. En 1914 li ricevis honoran doktorecon kaj poste profesoris pri kemio kaj fiziko. Krom naturaj sciencoj li okupiĝis ankaŭ pri lingvistiko, klasika literaturo, kaj lingvoj de indiĝenoj.

En 1918 li retiriĝis el instruado, kaj zorgis pri la Muzeo de Natura Historio de la Universitato de Tukumano. Per lia heredo, nome bienego, mono, biblioteko, kolekto pri zoologio kaj sekplantaro konstituita de pli ol 20.000 ekzempleroj de ĉirkaŭ 6.000 specioj la Universitato de Tukumano konstituis la Fondaĵon Miguel Lillo (inaŭgurita en 1933).
Miguel Lillo mortiĝis en San Miguel de Tucumán la 4an de mayo de 1931.

Libroj redakti

  • Notas ornitológicas
  • Sobre la determinación de la glucosa en los vinos y en los productos de la industria azucarera (kun F.Schickendatz)
  • Flora de la provincia de Tucumán (1888)
  • Sobre la existencia de una especie de heliocarpo en la Argentina (Tucumán y el Interior de Córdoba). (1888)
  • Flores de Tucumán, herbario de M.Lillo (1889)
  • Enumeración y descripción de las especies de animales indígenas con sus costumbres, daños y beneficios que ocasionan, más sus características (1889)
  • El cultivo del ramio en Tucumán
  • Enumeración sistemática de las aves de la provincia de Tucumán (anales del Museo Nacional de Buenos Aires), (3) VIII (1902)
  • Fauna Tucumana. Aves Revista de Letras y Ciencias Sociales, Tucumán (1905)
  • Contribución al conocimiento de los árboles de la República Argentina (1910)
  • Descripción de plantas nuevas pertenecientes a la Flora Argentina (Ilex prunus, Blepharocalyx) An. de la Soc. Científica Arg. LXXII (1911)
  • Description de deux nouvelles espèces d'oiseaux de la République Argentina (Priskribo de du novaj birdospecioj de Argentino) - kun Roberto Dabbene-, Anales del Museo Nacional de Historia Natural, Buenos Aires, t.XXIV (1913)
  • Las Asclepidáceas de la República Argentina Revista de Estudios Universitarios, Tucumán (1924)
  • Un cambio curioso de sexualidad Ed. Darwiniana (1924)

Eksteraj ligiloj redakti