Mihály Dérer [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dérer Mihály estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

Mihály Dérer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1847 (1847-01-18)
en Háj
Morto 22-an de oktobro 1915 (1915-10-22) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo akademiulo • inĝeniero
vdr

Mihály Dérer [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1847 en Hungara reĝlando en vilaĝo Háj (nuntempe en Slovakio), li mortis la 22-an de oktobro 1915 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Dérer studis minadon kaj metalurgion en Akademio de Selmec inter 1867 kaj 1871. Post siaj studoj li faris unu jaron la praktikajn laborojn en Zólyomberezna, poste li revenis al la akademio por instrui. Post longa instruado li estis ĉefinĝeniero de fabriko en Libetbánya, ekde 1896 li estis vicfabrikestro en Zólyomberezna, post unu jaron en Vajdahunyad. En 1906 li estis nomumita inspektoro de ĉiuj metalurgiaj objektoj de la lando. Li okupiĝis ankaŭ pri la emajlizo, ŝtaloj, fajrorezistantaj brikoj, geologiaj esploroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Földtani észleletek (1871)
  • Az új, vagyis a meter-mérték házi és közhasználatra, magyarázó példákkal és átszámító táblázatokkal ellátva (1875; ankaŭ germane, ankaŭ slovake: Nové alebo metrické miery v domácnosti a obchode, príkladmi objasnené a potrebnými tabu¾ami na preratúvanie opatrené)
  • A Kémlészettan kivonatokban kir. bányaiskolák számára (1879) - akademia lernolibro

Fontoj redakti