Mihály Dömötör

Mihály Dömötör [mihAj domotor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dömötör Mihály estis hungara advokato, politikisto, ministro, parlamentano.

Mihály Dömötör
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1875 (1875-10-01)
en Bíňovce
Morto 2-an de februaro 1962 (1962-02-02) (86-jaraĝa)
en Fajsz
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Mihály Dömötör [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1875 en Hungara reĝlando en Binóc (nuntempa Bíňovce en Slovakio). Li mortis la 2-an de februaro 1962 en Fajsz.

Biografio redakti

Mihály Dömötör frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li doktoriĝis el juro kaj ŝtatscienco en 1900, respektive en 1901. Inter 1903 kaj 1905 li estis advokato. Li estis elektita parlamenta deputito en 1905. Dum la Hungara Sovetrespubliko li apartenis al senpotencaj kontraŭrevoluciaj registaroj. En 1920 li denove estis elektita parlamentano, en Kabineto Simonyi-Semadam li estis ministro pri internaj aferoj. En 1922 li ne estis elektita, tial li retiriĝis al la advokata profesio.

Fontoj redakti