Mihály Füredi
Mihály Füredi [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füredi Mihály estis hungara operkantisto, (baritono), aktoro, komponisto, popolkanto-kolektanto. Lia origina familia nomo estis Aszalkovics [asalkoviĉ].
Mihály Füredi | |
---|---|
Litografio pri Mihály Füredi (1855) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mihály Aszalkovics |
Naskiĝo | la 18-an de aprilo 1816 en Vác (Hungario) |
Morto | la 3-an de majo 1869 en apud Vác (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto |
Mihály Aszalkovics [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1816 en Vác, li mortis la 3-an de majo 1869 apud Vác.
Biografio redakti
Mihály Füredi komence estis forĝisto poste li frekventis bestkuracistan kurson en Pest (urbo) en la jaroj 1834 kaj 1835. Spite tion li aliĝis al koruso de Teatro Magyar de Pest en 1837, en la sekva jaro li estis sur scenejo de Hungara Teatro en Kassa, poste kun migranta teatra trupo al Kolozsvár. Li debutis kiel operkantisto en 1842 en Nacia Teatro en Pest. En 1844 li lernis kantoteknikon en Vieno, poste li revenis al la Nacia Teatro, kie li restis ĝis la emeritiĝo en 1863. Pro deziro de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario li havis rolon en 1866.
Krom la roladoj li okupiĝis pri komponadoj kaj kolektadoj de popolkantoj.
Liaj libroj redakti
- 100 magyar népdal (1851)
- 25 eredeti magyar dal (1866, 20 propraj komponaĵoj, 5 tralaboritaj kantoj)
El liaj roloj redakti
- Ŝekspiro: Reĝo Lear - Edmund
- Ede Szigligeti:
- Liliomfi - titolrolo
- Két pisztoly - Sobri
- A szökött katona - Miska
- A csikós - Andris
El lia opera repertuaro redakti
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore - Belcore (debuta rolo)
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — titolrolo, Petur
- Hunyadi László - Czillei, Gara
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — titolrolo
- Giuseppe Verdi: Rigoletto – titolrolo
Memorigiloj redakti
- memortabulo kaj memorputo en Vác [2]