Mihály Stefán
Mihály Stefán [mihAj ŝtefAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stefán Mihály estis hungara inĝeniero pri metalurgio, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1976).
Mihály Stefán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1932 en Bódvaszilas |
Morto | 6-an de aŭgusto 2009 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | materialsciencisto |
Mihály Stefán [1] naskiĝis la 8-an de julio 1932 en Bódvaszilas. Li mortis la 6-an de aŭgusto 2009 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Mihály Stefán ricevis diplomon en universitato de Miskolc en 1954, poste li eklaboris en fabrikaro de Csepel (distrikto). Baldaŭe li estis direktoro. Li doktoriĝis en 1973. Post jardeko li estis nomita titulara profesoro en teknikuniversitato. Li pensiuliĝis en 1990. Li ĉiam okupiĝis pri metodoj de la metalurgio. Li ricevis premion en 1979.
Verkaro (elekto) redakti
- Az anyagtudományszerepe és néhány eredménye a kohászatban (1977)
- Gazdasági fejlődésünk és az anyagtudomány (1981)
- Investigation of directional ordering in metallic glasses (1982)