Mikel Koliqi (naskiĝis la 25-an de decembro 1900 en Shkodër (elp.ŝkodra), Otomana Imperio, mortis la 28-an de januaro 1997 en Shkodër (Ŝkodra) estis katolika pastro, muzikisto kaj la unua albana kardinalo kaj esperantisto en la romkatolika eklezio. Pro la progresinta aĝo kaj malbona sano de Koliqi, li ne estis konsekrita episkopo.

Mikel Koliqi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1902 (1902-09-29)
en Shkodër
Morto 28-an de januaro 1997 (1997-01-28) (94-jaraĝa)
en Shkodër
Tombo Shkodër Cathedral
Ŝtataneco Albanio
Subskribo Mikel Koliqi
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • ĵurnalistopolitikistoverkistokomponisto
vdr

Biografio redakti

La elementan lernejon li sekvis en la "Ksaveria Kolegio" gvidata de jezuitaj pastroj. Ĉi lastaj sendis lin poste al Italio por tie ricevi mezlernejan instruadon en la kolegio “Cesare Arici” en Breŝo (Brescia) Pli poste Mikel enregistriĝis en la Kolegio Vilorez en Monza en 1919, en 1924 en la teknika lernejo en Bari kaj en la Politekniko de Milano. Ĝuste tie li sentis sin dediĉita al religio kaj tial li forlasis la politeknikon en 1931 por studi teologion kaj filozofion en la Episkopa Seminario en Milano. La 30-an de majo samjare, li estis nomumita pastro en la jezuita preĝejo de Shkodër fare de ĉefepiskopo Lazër Mjeda kaj estis nomumita parokestro en la diocezo de Shkodër (elp.ŝkodra)

 
Kardinalo Mikel Koliqi sur albanaj poŝtmarkoj, 1998.

En 1932 li fondis la Katedralan koruson nomitan "Scuola Cantorum". Li komponis kaj enscenigis tri melodramojn de Ndre Zadejës, albana verkisto kaj la unua martiro de la albana katolika eklezio. Li ankaŭ komponis 30-40 diversajn verkojn por koruso.

Ekde 1936 li estris la administradon de la grava albana diocezo kiel Ĝenerala vikario.

De 1938 ĝis 1944 li redaktis la periodaĵon “La Katolika Albana Agado” kaj estis direktoro de “Kumona e së diellës” (La Dimanĉa kampanilo)[1].

Esperantisto redakti

Mikel Koliqi apartenas al la unua generacio de la albanaj esperantistoj, kune kun sia frato Wilhem Koliqi. Antaŭ multaj jaroj mi bonŝancis vidi ĉe mia amiko dekojn da poŝtkartoj, kiujn la fratoj Koliqi estis interŝanĝintaj en Esperanto kun fremdaj amikoj el la diversaj landoj de la mondo[2].

Persekuto fare de la komunista diktaturo redakti

La 3-an de februaro 1945 la komunistaj aŭtoritatoj arestis Mikel Koliqi kaj kondamnis lin al du jaroj da enprizoniĝo pro la fakto ke “li aŭskultis fremdajn radiojn”. La vera kialo, plejprobable, estis la politika agado antaŭ 1945 de lia frato Ernest Koliqi, konata albana verkisto kaj politikisto[3]. Du aliajn pastrojn kunarestitajn oni pafmortigis.

Post elprizonigo Mikel li tuj estis rearestita en 1946 kaj kondamnita je 5 jaroj da enprizonig kaj plua, tria aresto en 1951. Tiu ĉi foje oni sendis lin al diversaj punlaborejoj. Entute li pasigis 21 jarojn en malliberejoj kaj 21 jarojn en punlaborejoj. Li estis liberigita en 1986 kaj post la falo de komunismo estis honorita de la albana parlamento kiel Pishtar i democrase (Torĉoportanto de Demokratio).

Romkatolika kardinalo redakti

Post 1990 Papo Johano Paŭlo la Dua akceptis lin en la Kolegio de Kardinaloj (novembro 1994) skribante ke “Mikel estas brava pastro” kaj “heroeca pastro elteninta la komunisman teroron”[1]. Kiam Mikel Koliqi estis invitita al la Kolegio de Kardinaloj, la novaĵagentejo de Vatikano anoncis ke “tio estis simboleca gesto pro la eklezia dankemo por iu, kiu neniam rezignis je la kredo, sed daŭrigis kaŝe sian agadon dum la severa diktatoreca reĝimo”[4]. Li estis unu el 30 novaj kardinaloj elektitaj tiujare, kiel parto de klopodoj por daŭrigi la tradicion de la plivastiĝo ne nur per personoj de itala deveno[1]. Li estis ankaŭ la unua albana kardinalo kaj la plej maljuna el la tri dekduoj da katolikaj pastroj kiuj postvivis persekutadon de la komunistaj aŭtoritatoj[5].

Li mortis la 28-an de januaro 1997, kaj estis entombigita en la kripto de la katedralo en Shkodër (elp.ŝkodra)[6].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Elsie, Roberto (2013). "A Biographical Dictionary of Albanian History" (Biografia Vortaro de Albana Historio), IB Tauris. paĝo 247. ISBN 9781780764313. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo ":0" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. (eo) pri Mikel Koliqi en Historik i Lëvizjes Esperantiste në Shqipëri 1907-2019 (Historio de la albana Esperanto-movado 1907-2019), p. 4.7, Tirano, eld. Albana Esperanto-Asocio, 2020, 256 paĝoj.
  3. (albana) Demo, Elsa (la 22-an de januaro 2009). "Viktor Koliqi, la sekreta kaj sentema verkistofrato: "Hylli i Drita" retrovas post duonjarcento la verkistofraton de Ernest Koliqi", Shekulli (Jarcento). Tirano: Shekulli (2529): 20–21.
  4. (itala) Discorso di Giovanni Paolo II al Cardinale Mikel Koliqi (Prelego de papo Johano Paŭlo la 2-a al kardinalo Mikel Koliqi).
  5. (en) Obituary: Cardinal Mikel Koliqi, The Independent, la14-an de februaro 1997 Arkivita el la originalo la 26an de decembro 2018.
  6. (angla) "Mikel Koliqi", Catholic-hierarchy.org