Miklós BODOR [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodor Miklós estis hungardevena rumania-usonana kemiisto, farmakologo, profesoro, membro (ekstera (1995)) de Hungara Scienca Akademio. En Usono li estas konarta kiel Nicholas Bodor.

Miklós Bodor [1] Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de februaro 1939 en Satu Mare.

Biografio redakti

Miklós Bodor apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris kemian diplomon en Universitato Babeș-Bolyai en Cluj, li ankaŭ doktoriĝis antaŭ la Rumana Scienca Akademio. Post siaj studoj li laboris en la sama urbo en farmakologia esplora instituto. En 1968 li pasis jaron en Usono, kie lia laboro estis tiel sukcesa, ke post la hejmenveno li denove vojaĝis al Aŭstino. Baldaŭ li laboris en esplora instituto en Kansaso, poste li havis inviton al universitato en Miami. Iom poste li estis nomumita katedrestro, en 1984 li ricevis la titolon "Sciencisto de Florido". Li ricevis japanan, hungarajn kaj usonajn premiojn inter 1988-2012.

Fontoj redakti