Miklós Gyulassy

usona fizikisto

Miklós GYULASSY [miklOŝ djulaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulassy Miklós (naskiĝis la 9-an de marto 1949 en Szolnok [1]) estas hungardevena-usonana fizikisto pri nuklea fiziko, profesoro, membro (korespondanta (1998)) de Hungara Scienca Akademio.

Miklós Gyulassy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1949 (1949-03-09) (75-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto
vdr

Biografio redakti

Miklós Gyulassy akiris bakalaŭron en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley en 1970, post 4 jarojn Ph.D samloke. Inter 1974 kaj 1976 li estis asistanto en Universitato de Frankfurto. Reveninta al Usono li laboris en nacia laboratorio. Inter 1993-2015 li instruis en Universitato Kolumbio. Li ricevis unue usonajn premiojn, poste hungaran premion. Ekde 2016 li estas emerita profesoro. Li okupiĝis pri puŝigoj de atomaj eroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Pion Interferometry of Nuclear Collisions (1979) - kun aliaj
  • Dissipative Phenomena in Quark Gluon Plasmas (1985) - kun aliaj
  • Jet Quenching in Dense Matter (1990) - kun aliaj
  • Elastic, inelastic, and path length fluctuations in jet tomography (2007) - kun aliaj

Fontoj redakti