Miklós Koltay [miklOŝ koltai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koltay Miklós estis hungara kuracisto, infankuracisto, profesoro.

Miklós Koltay

Miklós Koltay [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1925 en Pécs. Li mortis la 23-an de januaro 1970 en Szeged.

Biografio redakti

Miklós Koltay frekventis mezlernejon en Szeged, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1950. Dum la studentaj jaroj li laboris ankaŭ en la universitata instituto. Li havis plian ekzamenon pri infankuracado en 1954, pri infektaj malsanoj en 1963. Li laboris kaj instruis en la universitata kliniko inter 1958 kaj 1970, dume li kandidatiĝis en 1966, en la sekva jaro li estis nomumita docento. Li studvojaĝis pli frue al Frankfurto ĉe Majno al Parizo. En 1968 li ricevis memormedalon. Li mortis ricevinta infekton en la kliniko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Gyermekgyógyászat, 1960 (ankaŭ angle)
  • Ellenanyaghiányos állapotok és immunglobulinok, 1965
  • Immuninsuffizienz im Kindesalter, 1969

Fontoj redakti