Miklós Neményi [miklOŝ nemEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Neményi Miklós estis hungara inĝeniero, profesoro, membro korespondanta (2010), ordinara (2016) de Hungara Scienca Akademio.

Miklós Neményi [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1947 en Szombathely.

Biografio redakti

Miklós Neményi abiturientis en sia naskiĝurbo, poste plenumis militservon. Li akiris diplomon en 1972 en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste ĝis 1979 li instruis en universitato en Körmend. Ĝis 1987 li faris la samon en Mosonmagyaróvár, dume li doktoriĝis en 1985. Post 2 jaroj li estis elektita katedrestro, en la sama jaro li instruis ankaŭ en Stuttgart. En 1993 li profesoriĝis, en la sekva jaro li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 1997 li instruis en Yale. Inter 2000-2007 li estis vicdekano, en 2008 vicrektoro. Li havas edzinon. Li ricevis premiojn inter 1985-2003.

Verkaro (elekto) redakti

  • Energiatakarékosan szárítható kukoricahibridek jellemzõi (1988)
  • Environmental Protection in Agriculture of the Carpathian Basin (1997)
  • A valószínűsíthető klímaváltozás agrárműszaki vonatkozásai (2005)

Fontoj redakti