Miklós Páncsics [miklOŝ pAnĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Páncsics Miklós estis hungara futbalisto (defendisto), olimpiano, olimpika ĉampiono, juristo.

Miklós Páncsics
futbala defendanto
Personaj informoj
Naskiĝo 4-an de februaro 1944 (1944-02-04)
en Gara
Morto 6-an de aŭgusto 2007 (2007-08-06) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Miklós Páncsics[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1944 en Gara, li mortis la 7-an de aŭgusto 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Páncsics futbalis en junulara teamo de prestiĝa futbalklubo en Ferencváros inter 1960-1963, poste jam en la plenkreska teamo ĝis 1974 en 211 matĉoj kun sola golo. Tiutempe li estis hungara ĉampiono trifoje. Inter 1974-1977 li futbalis en Budapest Honvéd FC, fine li ludis 4 jarojn en malgranda teamo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1967-1973 37-foje. En la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis ormedalon, post 4 jaroj arĝentan medalon. En 1976 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste li estis juristo ankaŭ eksterlande. Pro malsano li pensiuliĝis pli frue en 2000. Li havis edzinon, kiu naskis idon.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti