Miklós Szilágyi (matematikisto)

Miklós Szilágyi [miklOŝ silAdji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Miklós estis rumania hungara matematikisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Pál Szilágyi.

Miklós Szilágyi (matematikisto)
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de oktobro 1940(nun 1940-10-13)
en  Hungara reĝlando Tasnád
Morto la 21-an de aŭgusto 2019
en  Rumanio Târgu Mureș
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Pál Szilágyi
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Miklós Szilágyi[1] naskiĝis la  13-an de oktobro 1940(nun 1940-10-13) en Tasnád (Hungara reĝlando, nuntempa Tășnad en Rumanio), li mortis la 21-an de aŭgusto 2019 en Târgu Mureș (Rumanio).

Biografio redakti

Miklós Szilágyi apartenis al la hungara minoritato en Rumanio ekde 1945. Li akiris matematikistan diplomon en Universitatea Babeș-Bolyai en 1962. Post la diplomo li instruis en pedagogia altlernejo en Târgu Mureș kiel praktikanto, ekde 1965 asistanto, ekde 1969 lektoro, inter 1977 kaj 1984 docento. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1971. En la sekvaj jaroj li instruis en liceo kaj alia altlernejo. Li estis levita profesoro instruinta en en:Petru Maior University of Târgu Mureș (1992-2005), krome li estis katedrestro en Transilvania Hungara Universitato Sapientia (2001-2007), poste li pensiuliĝis. Lia ŝatata temo estis la topologio. Li edziĝis en 1966, lia edzino naskis 2 filojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Matematikai feladatgyűjtemény felvételizőknek (kunaŭtoro, 2002)
  • Bazele matematicii (kunaŭtoro, 1997)

Fontoj redakti

Referencoj redakti