Milan Kolka (naskiĝis la 23-an de majo 1975 en Havlíčkův Brod) estas ĉeĥa esperantisto en Brno.

Profesie elektroinĝeniero, li zorgas pri komputila reto de la fakultato de juro ĉe la Masaryk-Universitato.

En 2016 li estis elektita kiel vicprezidanto de Esperantista klubo en Brno, en 2021 kiel prezidanto. Li zorgas pri la kluba retejo kun butiko kaj pri la kluba fejsbuko.

En 2018 li preparis esperantlingvan tabloludon por infanoj Abecedino kun Oldřich Arnošt Fischer, en 2021 kun helpo de Miroslav Malovec li esperantigis ludon Kodaj Nomoj. Komune ili esperantigas butikan programon Prestashop. Por helpi al komencantoj li preparis kelkajn lernprogramojn.

Sukcese li finis KER-ekzamenojn.

Li ofte prelegas en la klubo kaj en la tempo de pandemio li aranĝis virtualajn kunvenojn, kiujn li registras kaj metas en Jutubon kiel videojn. Li fondis ankaŭ kluban retejon ĉe Eventa Servo.

Verkoj ĉeĥlingvaj redakti

  • Píšeme seminární a diplomové práce na počítači (Ni verkas seminariajn kaj diplomajn laborojn per komputilo - kun Ivona Pavlíčková kaj Miloš Večeřa, 2009 kaj 2011)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj kaj fontoj redakti