Minionoj

Minionoj, angle Minions, estas fikcia speco de malaltaj flavaj estaĵoj, popularigita en pluraj kinofilmoj ekde Despicable Me en 2010. Ili estas la oficialaj maskotoj de la filmkompanio Illumination Entertainment, kiu apartenas al Universal Studios.

Miniono en rolkostumado

Karakterizo redakti

Minionoj estas malaltaj flavaj estaĵoj, en formo simila al pilolskatoleto, kun unu aŭ du okuloj, vestitaj kun bluaj ŝelkpantalonoj kaj kun dikrandaj protektaj okulvitroj. Ili agas petoleme kaj infanece kaj plejofte parolas en nekomprenebla pseŭdolingvaĵo. Ŝajne ili estas ĉiuj virseksaj. Normale ili servas lojale kiel helpantoj de iu maliculo, sed se tiu hazarde pereas, ili senskrupule trovas alian mastron.

Ili aperis en pluraj filmoj de Illumination Entertainment:

  • 2010 Despicable Me, unua apero, servantoj de maliculo Gru
  • 2013 Despicable Me 2
  • 2015 Minions
  • 2017 Despicable Me 3
  • 2022 Minions 2

Bildoj de ili aperas sur amaso da komercaj varoj, precipe por infanoj, ekzemple de ludiloj kaj vestoj ĝis dentopasto.

Nomo redakti

La angla vorto minion signifas proksimume "helpanto, servanto, lakeo, sbiro" kaj estas ofte uzata por la lojala sekvanto de iu maliculo en aventuraj rakontoj. Do ĝi origine priskribas nur rolon de iu rolulo, sed ĉi tie la signifo fariĝis pli striktasenca.