Miquel Arbona Oliver

Miquel ARBONA OLIVER (Sóller, Balearoj, 1890 - Palma de Mallorca, Balearoj, 1977) estis kataluna esperantisto, pioniro de la movado en Balearoj.

Miquel Arbona Oliver
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1889 (1889-11-30)
en Sóller
Morto 30-an de novembro 1976 (1976-11-30) (87-jaraĝa)
en Palma de Majorko
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li laboris kiel teksa inĝeniero kaj estis kultura aktivulo en sia urbo, i.a. per rubriko en la gazeto Sóller. Kunfondis kaj fariĝis unua prezidanto de Grupo Esperantista Solleric (1924). Li estis la ĉefa organizanto de la kataluna kongreso en Sóller (1927) kaj fariĝis estrarano de Kataluna Esperantista Federacio.

Li partoprenis en la redaktado de la projekto de Statuto de aŭtonomeco de Balearoj antaŭ la enlanda milito. Post ĝi li partoprenis en la rekonstruo de la kultura vivo en Balearoj kaj de la Esperanto-movado en Hispanio.

Fonto redakti