Miralrío
Miralrío [miralRIo] (Rigardejo al la rivero[1]) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 56 loĝantoj sur areo de 8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km².
Miralrío | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19246 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 2° 57′ U (mapo)40.89-2.9419444444444Koordinatoj: 40° 53′ N, 2° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 019 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Miralrío [+] | |||
Situo
redaktiMiralrío situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la centro de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 019 m super marnivelo; je 39,6 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 169 km el Toledo, la regiona ĉefurbo, je 101 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo, je 542 km el Barcelono kaj je 327 km el Valencio, aliaj grandurboj. La geografiaj koordinatoj estas 40°53′24″N 2°56′31″Ok. Najbaras la municipoj Villanueva de Argecilla kaj Jadraque.
Historio
redaktiLa urbo atingis maksimuman loĝantaron komence de la 20-a jarcento kun 504 loĝantoj en 1910; post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 324 loĝantoj en 1950 al 64 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Miralrío kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 56 en 2023.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.