Mirepoix (Ariège)

komunumo en la departemento Ariège de Francio

Mirepoix en franca lingvo, Mirapeis en la okcitana, estas urbo de Francio, en la regiono Sudo-Pireneoj, departemento Ariège, en la distrikto Pamiero kaj subdistrikto Mirepoix, de kiu ĝi estas la ĉefurbo. Ĝi estas integrita en la Communauté de communes du Pays de Mirepoix. Mirepoix estis grava bastido en la Mezepoko.

La katedralo de Mirepoix
Portikoj

La urbo Mirepoix estis fondita de la fenicoj, kiuj nomis ĝin Beli Cartha (Lun-urbo).

En 1209 ĝi konvertiĝis en unu el la plej gravaj urboj en la regiono, kiam ĝi ricevis la ĉarton pri moroj kaj privilegioj. Dum la 12a kaj 13a jarcentoj, en ĝi koncentriĝis la plejmulto el la domoj ŝirmataj de regiona senjoro, Peire Roger de Mirepoix, kataro kiu ricevis la "Konsolamenton". Mirepoix iĝis la centro de la albigensismo, ĉiuj nobeluloj kiuj partoprenis al vivon de la urbo estis kataroj, inkluzive de ĝia senjoro, Peire Roger.

En 1209 ĝi estis sieĝita de la kruckavaliroj kaj prenita kaj donita al Guy de Lévis (franca kavaliro). Denove rekonkerita de la senjoroj de la regiono, kun la helpo de Raimon Roger de Foix en 1223, ĝi iĝis franca reĝa feŭdo en 1229 pro la Traktato de Meaux.

En 1289 abrupta plenpleniĝo de la rivero Hers, pro la rompiĝo de la akvujoj kiuj enhavis la lagon Puivert, okazigis la inundon de la urbo kiu preskaŭ entute ruiniĝis. Ĝi estis denove konstruita en la alia flanko de la rivero.

La urbo redakti

La urbo konservas ĝian mezepokan aspekton de la fino de la 13-a jarcento kiam ĝi estis rekonstruita. Ĝi troviĝas ene de murego kiu havas elstaran pordon de la 13a jc..

La granda ĉefplaco (Place des Couverts populare konata) troviĝas ĉirkaŭata de portikoj kaj porĉoj el ligno kun skulptaĵoj el la 13a ĝis 15a jarcento. La ŝpaloj de la antikva domo de la konsuloj estas la plej bone konservitaj, kies tajlita lingo videblas etaj kapoj de monstroj kaj homoj.

La katedralo el malfrua romaniko kaj gotiko, estis dediĉita al sankta Maŭrico en la 13a jc. La centra navo, gotikstila, estas la plej larĝa el la francaj gotikaj katedraloj kaj unu el la plej larĝaj de Eŭropo.