Mirlande MANIGAT (n. en Miragoâne, 3an de novembro, 1940) estas haitia politikistino kaj kandidato en la Haitia ĝenerala balotado de 2010. Ŝi estas edzino de iama prezidento Leslie Manigat.[1]

Mirlande Manigat
Persona informo
Mirlande Manigat
Naskiĝo 3-an de novembro 1940 (1940-11-03) (83-jaraĝa)
en Miragoâne
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Haitio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Rally of Progressive National Democrats vd
Familio
Edz(in)o Leslie Manigat vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi studis unue en Haitio kaj poste en Parizo, nome doktoriĝis en 1968 en Sorbono. Ŝi estis en multaj universitatoj kaj profesoris pri juro.

Ŝi verkis multe pri politiko, konstitucioj, politiko en Haitio, virinoj, ktp. Ŝi estas membro de la partio RDNP. Ŝi estas senatano.

Pri familia vivo ŝi estas edzino de eksprezidento, patrino kaj avino.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-20. Alirita 2010-12-10.