Misio Ramakriŝna, en angla Ramakrishna mission (RKM) estas Hinduisma religia kaj spirita organizaĵo kiu formas la kernon de tutmonda spirita movado konata kiele Ramakriŝna MovadoVedanta Movado.[1][2] La misio estas nomita laŭ kaj inspirita de la hindia sanktulo Ramakriŝna Paramahamsa[1] kaj fondita de la ĉefa disĉiplo de Ramakriŝna nome Vivekananda la 1an de majo 1897.[1] La organizaĵo ĉefe propagas la Hindan filozofion de VedantaAdvaita Vedanta kaj kvar jogaj idealoj – nome "jnana", "bhakti", "karma" kaj "raja".[1][3]

Misio Ramakriŝna
emblemo
misiista societo • religia subgrupo • religia organizaĵo
Komenco 1897 vd
Lando(j) Barato vd
Sidejo Belur Math
Fondinto(j) Vivekananda vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Krom religia kaj spirita instruado la organizaĵo dediĉas sin al etenda eduka kaj filantropia laboro en Barato. Tiu aspekto iĝos grava trajto de multaj aliaj Hinduismaj movadoj.[4] La misio bazigas sian laboron sur la principoj de "karma jogo", la principo de memeca laboro farita en dediĉo al Dio.[1] La Ramakriŝna Misio havas centrojn ĉirkaŭ la tuta mondo kaj publikigas multajn gravajn Hinduismajn tekstojn.[5] Ĝi estas aligita kun la monaĥa organizaĵo Ramakriŝna Math, kun kiu ĝi kunhavas membrojn.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 The Ramakrishna Movement (26a de novembro 2011). Arkivita el la originalo je 2a de julio 2017. Alirita 14a de januaro 2018. Arkivigite je 2017-07-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-02. Alirita 2020-08-05.
  2. Ramakrishna Movement (15a de julio 2017). Alirita 14a de januaro 2018.
  3. Mission, Belur Math, The Headquarters of Ramakrishna Math & Ramakrishna. BELUR MATH : The Headquarters of Ramakrishna Math and Ramakrishna Mission, India. belurmath.org. Alirita 25aa de julio 2017.
  4. David Smith, "Religions in the Modern World", p. 57
  5. David Smith, "Religions in the Modern World", p. 58

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti