Vedanto
Vedanto (ved-anta - finiĝo de vedoj) estas la plej lasta el la ses sistemoj de la hinda filozofio, bazitaj sur la Vedoj; ĝi proponas metafizikon, bazitan precipe sur la Upaniŝadoj (PIV).
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Adeptoj de la vedanto komprenas ĝin ne nur kiel filozofion, nek religion, sed kiel realan veron, kiun malpli evoluinta menso ne povas koncepti.
La malsupera pensado serĉas absolutan veron en la suno aŭ vento, formas por si nocion de dio, al kiu ĝi atribuas diversajn kvalitojn, dum la supera pensado konas nur unu nedivideblan ekzistadon sen kvalitoj.
La malsupera pensado vidas, ke la mondo estiĝas kaj pereas ĉiam denove, same kiel homoj, kiuj pro sia karmo restas kiel semo por plua naskiĝado, en kiu respeguliĝas rekompenco aŭ puno pro la antaŭa vivo. La supera pensado scias, ke la mondo estas nur sonĝo de la sola nedividebla ekzistado.
La malsupera pensado konas individuan animon kun personaj kvalitoj kaj sensoj, naskitan sen sciado, kio obstaklas veran konadon. La supera pensado vidas, ke la animo estas nek parto nek modifo de Bramano, nek io diferenca de Li, sed ke ĝi plene identas kun la plej alta ekzistado.
La malsupera sciado scias pri la postmorta sorto de individuo: bonulo iras post la morto la "vojon de la patroj", ricevas sian rekompencon kaj revenas al la nova vivado. Portanto de la supera pensado iras "la vojon de dioj" al la mondo de Bramano, atingas veran konadon kaj veran savon. Malbonulo venas "al la tria loko", kie lin atendas punoj, kaj revenas al la nova vivado en malsupera kasto (en besto aŭ planto). La vera konado estas per si mem savo, suferoj ne ekzistas, morto estas purigo.
La vedanta pensado scias, ke individuo estas identa kun ĉio cetera, tial li nocas nenion, ĉar li nocus sin mem.