Moacșa
Moacșa [moakŝa] (hungare: Maksa [makŝa]) estas komunumo en Rumanio oriente de Sfântu Gheorghe.
Moacșa | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Maksa (hungare) | |
Iama hungara departemento | Háromszék | |
Situo | 45° 53′ N, 25° 59′ O (mapo)45.87583333333325.976944444444Koordinatoj: 45° 53′ N, 25° 59′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 554 m | |
Poŝtkodo | 527120 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.255 (en 2009) | |
– vilaĝo | 944 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 64577 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 760 loĝantojn (hungarojn), en 1992 932 (je 96 % hungarojn).
En la censo de 2002 la 944 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 913 | 96,7 % |
rumanoj | 29 | 3,1 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 918 | 97,2 % |
rumana | 26 | 2,8 % |
Ĉar en Pădureni, la alia parto de la komunumo, loĝis nur 2 ne-hungaroj, la parto de la hungaroj en la komunumo estas eĉ pli alta ol en la vilaĝo.
Historio
redaktiLaŭ ĝia unua skriba mencio ĝi estis en 1332 ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Pădureni; ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Dalnic. Ĝi kunkreskis kun Eresteghin. Ĝia reformita preĝejo havis pentritan lignan baldakenon kun 75 kasonoj faritan de nekonata aŭtoro en 1766. Ĝi troviĝas de 1893 en Industriarta Muzeo de Budapeŝto.
Fonto
redakti- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09 .
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09 .
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
redakti- Zoltán Kakas (n. 2-a de aŭgusto 1942): konservanto, etnografo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
La blazono de Moacșa