Moderna arkitekturo en Tiĉino

Kantono Tiĉino estas regiono en la sudo de Svislando, kie oni parolas itale. La regiono estas monteca kaj havas mediteranean klimaton. La regiono havas tre belan pejzaĝon, la lagoj "Lago Maggiore" kaj "Lago di Lugano" estas ĉirkaŭitaj per altaj montoj de la Alpoj. Tie estas rimarkinda nombro da konstruaĵoj en moderna stilo kaj samloke bele renovigitaj historiaj konstruaĵoj.

Bruŝirmiloj ĉe aŭtovojo inter Tiĉino kaj Milano, Mario Botta
PALAZZO MACCONI, Livio Vacchini
Bellinzona, CASA BIANCA e CASA NERA, 1987, Aurelio Galfetti
Casinò en Campione d'Italia, Mario Botta
Palazzo Telecom en Bellinzona, Mario Botta
Chiesa di San Giovanni en Lavizzara-Mogno, Mario Botta

Jam en 1936 la arkitektoj Rino Tami kaj Carlo Tami projektis la preĝejon Chiesa del Sacro Cuore kun multaj elementoj de moderna arkitekturo. Arkitekto Luigi Snozzi povis enkonduki pli da modernaj projektoj, malgraŭ granda kontraŭstaro, ĉar li estas ankaŭ politike engaĝita. Li ankaŭ estis majstro en la restaŭrado de tre malnovaj konstruaĵoj en la regiono de Tiĉino. Kun la arkitektoj Vacchini, Galfetti kaj aliaj kaj precipe kun Botta, la regiono fariĝis mondfama pro la multaj ekzemploj de la modernaj konstruaĵoj. Pluraj arkitektoj ankaŭ ricevis grandajn taskojn en eksterlando.

En la urbo Lugano, la bordo de la lago
centra poŝtejo en Locarno, Livio Vacchini
sporthalo de la armeo en Losone, Livio Vacchini
konstruaĵo Ferreria en Locarno, Livio Vacchini

Listo de arkitektoj el la regiono

redakti

la listo estas farita surbaze de broŝuroj de Ticino Turismo

  • Mario Botta
  • Livio Vacchini
  • Luigi Snozzi
  • Aurelio Galfetti
  • Guido Tallone
  • Angelo BIANCI
  • Rino TAMI
  • Carlo TAMI
  • Roberto BIANCONI
  • Flora RUCHAT-RONCATI
  • Ivo TRÜMPY
  • Alberto CAMENZIND
  • Mario CAMPI
  • Franco PESSINA
  • Niki PIAZZOLI
  • Renzo MOLINA
  • Fabio MUTTONI
  • Silvano CACCIA
  • Renato MAGGINETTI
  • Michele ARNABOLDI
  • Luca ORTELLI
  • Emilio BERNEGGER
  • Edy QUAGLIA
  • Peter MÄRKLI
  • Raffaele CAVADINI
  • Dolf SCHNEBLI
  • Tobias AMMAN
  • Ivano GIANOLA
  • Pietro BOSCHETTI
  • Orlando PAMPURI

Urboj kaj vilaĝoj kun rimarkindaj konstruaĵoj

redakti