Aurelio GALFETTI (2-an de aprilo 1936 - 5-an de decembro 2021) estis svisa arkitekto el la regiono Tiĉino.

Aurelio Galfetti
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1936 (1936-04-02)
en Lugano
Morto 5-an de decembro 2021 (2021-12-05) (85-jaraĝa)
en Belinzono
Lingvoj italafrancagermana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoSvisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano
Familio
Frat(in)oj Luisangela Galfetti • Xavier Valls
Parencoj Manuel Valls
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
vdr
CASA AL PORTONE, 1985, Bellinzona
Nigra domo (CASA NERA), 1987, Bellinzona
Blanka domo (CASA BIANCA), 1987, Bellinzona

Kiel studento en 1960, li projektis la Casa Rotalinti, Bellinzona, projekto de brila simpleco inspirita de Le Corbusier. Per la projekto de la neŭro-psikologia kliniko en Mendrisio (1969-75), konstruaĵo kun vitraj kaj ŝtalaj strukturoj, li realvokis la teknikan pozitivismon de Fritz Haller. Rimarkinda estas la projekto de la teniseja konstruaĵaro por modernigi historian urban parton de Bellinzona. Li aplikis sian devizon "konservado per transformado" en la sensentimenta restaŭrado de la "Castelgrande", la mezepoka kastelo sur altaĵo de la urbo Bellinzona.

Per la realigado de la granda ĉefa poŝtoficejo en Bellinzona (1985) li firmigis sian internacian reputacion.

Kelkaj el liaj projektoj redakti

  • Lido di Bellinzona de Aurelio GALFETTI kunlabore kun Flora RUCHAT-RONCATI, Ivo TRUMPY, Bellinzona, Tiĉino, 1967 ĝis 1970
  • Casa Leonardo de Aurelio GALFETTI kunlabore kun Antonio ANTORINI , Lugano, 1985 - 1986
  • Ufficio postale (poŝtoficejo), Bellinzona, 1977 ĝis 1985
  • teniseja konstruaĵo, Bellinzona, 1985 ĝis 1986
  • Castello d'Uri el la 12a - 13a jarcentoj, Bellinzona, restaŭrado de 1985 ĝis 1991

Eksteraj ligiloj redakti