Modesta tigra papago

Modesta tigra papago (Psittacella modesta) estas specio de papago el genro de tigraj papagoj el familio Psittaculidae.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Modesta tigra papago
Desegnaĵo pri modestaj tigraj papagoj far John Gould
Desegnaĵo pri modestaj tigraj papagoj far John Gould
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Genro: Psittacella
Specio: P. modesta
Psittacella modesta
Schlegel, 1873
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Modesta tigra papago estas mezgranda papago de 14 cm je longo.[2] Ĝi havas ioman seksan duformismon. La plumaro de la iĉo estas plejparte verda kun nigraj strioj ĉie krom la kapo kaj longaj plumoj de la flugilo. La kapo kaj kolo estas olivkoloraj, iom pli malhelaj ĉe la frunto kaj la supra parto de la kapo. Malsupraj partoj de la vosto estas ruĝaj. Ino havas oranĝkoloran bruston kaj la strioj estas ne nigraj sed malhele brunaj. Ambaŭ seksoj havas bluece grizan bekon kun blanka pinto, iliaj okuloj estas oranĝkoloraj kaj la piedoj grizas.

Distribuo kaj habitato redakti

La specio estas endemia sur Novgvineo, kie ĝi troveblas en Arfak-montaro kaj Altaj Teroj. Ĝia natura habitato estas subtropikaj kaj tropikaj montanaj arbaroj. Modestaj tigraj papagoj preferas altecojn de 1700–2800 m super la marnivelo.[2]

Taksonomio redakti

Oni agnoskas tri subspeciojn:

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2012). “Psittacella modesta”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013.. 
  2. 2,0 2,1 Priskribo de la specio en New Guinea Birds.