Mohammad Hassan Aĥund

afgana reganto

Mohammad Hassan Aĥund (naskiĝinta inter 1945 kaj 1958) estas afgana mulao, politikisto kaj estro de Talibanoj kiu nuntempe servas kiel defakta ĉefministro de Afganio ekde la 7a de Septembro 2021.

Mohammad Hassan Aĥund
Persona informo
ملا محمد حسن اخوند
Naskiĝo 30-an de novembro 1944 (1944-11-30) (79-jaraĝa)
en Panĝvaj
Religio sunaismo vd
Lingvoj paŝtuna vd
Ŝtataneco Islama Emirlando Afganio vd
Partio Talibano vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aĥund estas unu el la fondintaj membroj de Talibano kaj estis veterana estro de la movado. En la unua Talibana registaro (1996–2001), li servis kiel ministro por eksterlandaj aferoj. Male al multaj Talibanestroj, Aĥund ne partoprenis en la Sovet–Afgana milito (1979-1989). Aĥund estas unu el la plej aĝaj membroj de Talibanoj, kaj estis asociano de Mohamed Omar, nome unua estro de la movado. Lia nomumo estas konsiderata kiel kompromiso inter la Talibanaj moderuloj kaj radikaluloj. Li enposteniĝis la 7an de Septembro 2021.

Bibliografio redakti

  • Burnett, M. Troy (2020). Nationalism Today: Extreme Political Movements Around the World [2 Volumoj]. ABC-CLIO. ISBN 978-1440850004.
  • Kuehn, Felix; van Linschoten, Alex Strick (2018). The Taliban Reader: War, Islam and Politics in their Own Words. Oxford University Press. ISBN 978-0190935054.
  • Provost, René (2021). Rebel Courts: The Administration of Justice by Armed Insurgents. Oxford University Press. ISBN 978-0190912222.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hasan Akhund en la angla Vikipedio.