La monaĥinejo Anrode (germane: Kloster Anrode) estas eksa monaĥinejo en la loĝloko Anrode de la federacia lando Turingio en Germanio. Ĝis la fino de 2022 la loĝloko kaj la monaĥejaj konstruaĵoj apartenis al la distrikto Unstrut-Hainich, sed komence de 2023, kiam la antaŭa komunumo Anrode dispartiĝis, la monaĥinejo kun la vilaĝo Bickenriede doniĝis al la urbo Dingelstädt en la pli norda distrikto Eichsfeld.

Kelkaj domoj kaj preĝejo de la eksa monaĥinejo

Priskribo redakti

La monaĥinejo Anrode fondiĝis en 1268 sur teritorio de Heinrich Kämmerer, civitano de la urbo Mühlhausen. La fondiĝon konfirmis unu jaron pli poste fare la majenca ĉefepiskopo. La tieaj virinoj vivis laŭ la regulo de la cistercianinoj. En 1357 ili ricevis specialajn rajtojn pri la pilgrimejo Hülfensberg. La monaĥinejo oficiale malfondiĝis en la jaro 1810, sed jam antaŭe estis pluraj katastrof(et)oj, ĉefe ankaŭ rabŝteladoj dum la kamparana ribelo de 1525. Tio skuigis la financaĵojn kiel ankaŭ la konstitucion monaĥejan. Male, en la kuro de la Kontraŭreformacio estis spirituala kaj financa resaniĝo inter la jaroj 1574 - 1611 (kiel ankaŭ aliloke en Eichsfeld).

Post 1810 instaliĝis surloke bieno, post kiam la lastaj monaĥinoj ricevis rekompenceton financan. Jam tiam multaj gravaj mebloj de la kirka inventaro disdoniĝis al najbaraj preĝejoj. La kirko estis alikonstruita inter la jaroj 1670 kaj 1690 per la arkitekto Antonio Petrini.[1] En 1950 la altvalora baroka plafono de la kirko post diligenta restaŭrado transportiĝis al la preĝejo de Hohes Kreuz-Siemerode post diligenta restaŭrado.

Ekde 1935 la konstruaĵaro metie uziĝis kaj parte alikonstruiĝis, ekz. por la fabrikado de ŝnuregoj. Nur post 1991 oni serioze reinteresiĝis pri la monaĥeja pasinteco kaj ekigis la unuajn konservadajn laborojn. Mankoj senteblas ĉefe ene de la Preĝejo Sanktaj Andreo kaj Johano la Baptisto. Dum arkeologiaj elfosadoj oni trovis eĉ mezepokan subplankan hejtilsistemon.

Nuna uzo redakti

En eksa garbejo troviĝas hodiaŭ malgranda muzeo kun ekspozicio pri agrikulturaj instrumentoj. Pordodomo konserviĝinta gastigas restoracion. Ekde 2017 oni honoras la longdistancan kuriston Mensen Ernst konkurse, kiu ĉirkaŭ la jaro 1800-a kuris disde Anrode al Norvegio. Inter aprilo kaj oktobro okazas en ĉiu dua sabato de monato brokantaĵa, arta kaj etbesta bazaro.

Abatinoj de Anrode redakti

Jen la nomoj de la konataj abatinoj de Anrode:[2]

  • 1525–1531 Elisabeth Luchtewald
  • 1534–1547 Appolonia Uderstedt
  • 1548–1554 Elisabeth von Eschwege
  • 1556–1575 Anna von Hanstein
  • 1585–1598 Anna Ludwig, 1588 Katharina Stapel
  • 1601–1609 Katharina Koch
  • 1623–1636? Agnes Merker
  • 1635?–1672 Margarethe Koch
  • 1673–1678 Christina Franziska Multhauf
  • 1719–1760 Benigna Funke
  • 1760–1768 Josepha Degenhard
  • 1768–1777 Anna Cäcilia Dietrich
  • 1777–1790 Bernarda Kopp
  • 1791–1810 Rosalia Engelhardt

Literaturo redakti

  • Anna Egler: Das Zisterzienserinnenkloster Anrode und die Zisterzienserinnenniederlassung Breitenbich. En: Eichsfeld-Jahrbuch 20 (2012), p. 5–66

Notoj redakti

  1. Petrini faris ekz. ankaŭ la imponan ĉefenirejan pordegon de sur la Petersberg-citadelo en la ne tro malproksima urbo Erfurto.
  2. Bernhard Opfermann: Gestalten des Eichsfeldes. St. Benno-Verlag Leipzig und Verlag F.W. Cordier Heiligenstadt 1968

Eksteraj ligiloj redakti