Monaĥejo Putna situas en Rumanujo, proksimume 72 kilometrojn for de la urbo Suceava. Ĝi nun apartenas al aro de ruman-ortodoksaj monaĥejoj – la monaĥejoj en Moldavujo – en suda Bukovino, antaŭe ili estis grek-ortodoksaj monaĥejoj.

Monaĥejo Putna
Monaĥejo Putna, historia vidaĵo (lignopresaĵo de Rudolf Bernt, 1899)
Tombŝtono de Stefano la Granda

Historio redakti

Laŭ legendo de la historioverkisto Ion Neculce en la jaro 1466 Stefano la Granda pafis antaŭ la monaĥeja fondado ekde monto sagon en la proksiman karpartan valon. La princo decidis konstruigi altaron sur la loko, kiun trafis la sago.

Poste princo Stefano konstruigis la monaĥejon inter 1466 kaj 1469. La 3-an de septembro 1470 okazis la konsekrado de la monaĥejo. Monaĥejo Putna tiam estis prospera kultura centro kaj la edukejo por pastroj kaj kronikistoj el la regiono inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Monaĥoj kopiis manskribaĵojn same kiel malnovajn kronikojn kaj ornamis religiajn tekstojn per miniaturoj.[1]

La malnova monaĥopreĝejo estis detruata en 1653 kaj rekonstruata inter 1653 kaj 1662 – dum la regecoj de Vasile Lupu, Gheorghe Stefan und Eustratie Dabija – sen la freskoj sur la eksteraj muroj. Ĉiforme ĝi konserviĝis ĝis nun, kvankam ĝi en 1757 denove estis difektata.[2] En la sama jaro okazis sub estrado de metropolito Jakobo ampleksa rekonstruo de la domoj. Por la kaduka turo ĉe la okcidenta flanko oni konstruis ĉe la pordego novan turon, kies konsekrado okazis en 1885.

Sur la monaĥotombejo troviĝas la tomboŝtono de Stefano la Granda. Tie la princo kuŝas ekde 1504, same kiel lia dua edzino, Maria de Mangop kaj lia tria edzino Maria Voichita. Tuj poksime troviĝas ankaŭ la tomboj de kelkaj idoj de Stefano, de moldavaj episkopoj, kiuj kontribuis al la prizorgado kaj konservado de la monaĥejo, kaj de la sanktulo Ilie Iorest.

La monaĥeja muzeo gardas multajn altvalorajn manskribaĵojn, mapojn, pentraĵojn, ikonojn same kiel aliajn ekleziajn aĵojn, kiuj origino etendiĝas ĝis en la 15-a jarcento. Menciindas la memportreto de Maria de Mangop kaj la mortkranio de Sankta Ghenadie. En la ĉirkaŭaĵo de la monaĥejo troviĝas kelkaj eĉ pli aĝaj ermitejoj. La plej grava nomiĝas Chilie în piatră kaj estas ejo enigita en la rokon. Ĝi havas kompletan strukturon de greka preĝejo kun la sekcioj antaŭhalo, ĉefhalo kaj sanktejo.

Monaĥeja ekonomio redakti

 
Arbara fervojo por la arbarekonomio ĉe monahejo Putna (lignopresaĵo de Hugo Charlemont 1899)
 
Lignoekonomio de monaĥejo Putna fine de la 19-a jarcento (lignopresaĵo de Hugo Charlemont 1899)

Monaĥejo Putna estis ekipita per la plej ampleksa feŭdo en Bukovino. Al ĝi apartenis bienoj kaj entreprenoj en teritorio inter Ĉernivco kaj la limo de Transilvanujo.

En la ĉirkaŭaĵo de monaĥejo Putna ekzistis kiel en aliaj karpataj regionoj vigla arbarekonomio. Tiucele aparte en la 19-a jarcento oni multan elspezis por instali segejojn, flosigejojn kaj arbarajn fervojojn. Ĉi lastaj servis por la fortransporto de la faligitaj arboj al proksima segejo aŭ disaj lignokolektejoj rep. lignoflosigejoj.

Grava lignopriverkado okazis sur la areo de monaĥejo Putna. Tie ĉiu trunko estis prilaborata, kiu estis faligita ĉe la deklivoj de la montoj Dealul Oglinda, Poiana Crucii kaj Poiana Haciungului. La entreprenojn tenis la Bukovina Grek-Orienta Religio-Fondaĵo (starigita per dekreto de la 29-a de aprilo 1786), kiu per la enspezoj financis religiajn instituciojn en kronlando Bukovino. La entreprenoj prezentis al la loĝantaro de la regiono multajn laboreblecojn.

Referencoj redakti

  1. Monaĥejo Putna. Arkivita el la originalo je 2008-04-23. Alirita 2014-12-11.
  2. Monaĥejo Putna. Arkivita el la originalo je 2009-01-09. Alirita 2014-12-11.

Literaturo redakti

  • Die österreichisch-ungarische Monarchie in Wort und Bild. Bukowina. Vieno (Verl. der k.k. Hof- und Staatsdruckerei) 1899

Eksteraj ligiloj redakti

47.862525.605277777778