Monaĥejoj en Moldavio

(Alidirektita el Monaĥejo en Moldavujo)
Monda heredaĵo de UNESKO

La Monaĥejoj en Moldavio estas aro da ruman-ortodoksaj monaĥejoj en suda Bukovino en Rumanujo. Ok el ili apartenas al la monda heredaĵo de Unesko

Monaĥejoj en Moldavio

Vikimedia Komunejo:  Churches of Moldavia World Heritage Site [+]
vdr
Monaĥejoj en Moldavio
ruĝaj: monda heredaĵo de Unesko
nigraj: aliaj gravaj preĝejoj

Historio redakti

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj la tiamaj princoj de Moldavio, Stefano la Granda kaj aparte Petru Rareș igis konstrui monaĥejojn ĉirkaŭ la ĉefurbo Suceava. Laŭ legendoj Stefano la Granda promesis starigi por ĉiu batalvenko preĝejon aŭ monaĥejon. Liaj venkoj super Hungarujo, Polujo kaj Otomana Imperio kaŭzis la fondon de entute 40 preĝejoj resp. monaĥejoj kaj la plej vastan etendiĝon de la princlando Moldavio en la nuna Rumanujo, Moldava Respubliko kaj Ukrainujo.

Parto de la monaĥejoj distingiĝas per detalaj murpentraĵoj sur la eksteraj muroj. Tiuj ĉelis peri al la popolo, tiam nek skribo- nek legopova, scenojn kaj alegoriojn bibliajn. Kaj arĥitekturo de la monaĥopreĝejoj, ofte ĉirkaŭataj de kvadrataj protektomuroj, kaj ankaŭ la freskopentraĵoj mem ekkonigas fortajn bizancajn influojn (ikonpentrado). La konstrustilo parte estas treege stampita de gotika arĥitekturo.

La plej belaj ekzemploj de ĉi tiuj eksteraj pentraĵoj troviĝas en Sucevița, Moldovița, Arbore kaj Voroneț. Kiel perlo de la moldaviaj monahejoj tamen validas la pli modesta monaĥejo Putna, konstruita inter 1466 kaj 1469 en karpata valo kaj maŭzoleo por Stefano la Granda ekde 1504.

Al la monda heredaĵo de Unesko apartenas jenaj ok preĝejoj kaj monaĥejoj:

  • Arbore: Preĝejo Tăierea Capului Sfântului Ioan Botezătorul („Senkapigo de Sankta Johano la Baptisto“) de la iama monahejo
  • Humor: Preĝejo Adormirea Maicii Domnului și Sfântul Gheorghe („Ĉielenpreno de Maria kaj Sankta Georgo“) de la monaĥejo
  • Moldovița: Preĝejo Buna Vestire („Anunciacio“) de la monaĥejo
  • Pătrăuți: Preĝejo Înălțarea Sfântei Cruci („Laŭdego de la Sankta Kruco“)
  • Probota: Preĝejo Sfântul Nicolae („Sankta Nikolao“) de la monaĥejo
  • Suceava: Preĝejo Sfântul Gheorghe („Sankta Georgo“) de la monaĥejo Sfântul Ioan cel Nou ("Sankta Johano Nova")
  • Sucevița: Preĝejo Invierea Domnului („Resurekto de l' Sinjoro“) de la monaĥejo Sucevița
  • Voroneț: Preĝejo Sfântul Gheorghe („Sankta Georgo“) de la monaĥejo Voroneț


Bildaro redakti

Monaĥejo Putna redakti

Monaĥejo Voroneț redakti

Monaĥejo Moldovița redakti

Monaĥejo Sucevița redakti

Eksteraj ligiloj redakti