Ramón Mas Alpuente (Madrido, 23-a de majo de 1949 - Kanarioj, 21-a de marto de 2015 [1][2][3]), konata en la arta etoso kiel Moncho Alpuente [MONĉo], estis hispana ĵurnalisto, verkisto, humuristo kaj muzikisto.

Moncho Alpuente
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1949 (1949-05-23)
en Madrido
Morto 21-an de marto 2015 (2015-03-21) (65-jaraĝa)
en Las Palmas de Gran Canaria
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo ĵurnalistomuzikistoscenaristoaktoro • televida prezentisto • humuristo
vdr

Muziko redakti

Li ekkarieris en 1969 kiam li partoprenis en la muzika bendo "Las madres del cordero", ensemblo karakterizita pro polemikemo kaj malrespektema en la vortumado de siaj kantoj. Poste li estris bandojn kiaj "Desde Santurce a Bilbao Blues Band" kaj "Moncho Alpuente y los Kwai". Unu el lastaj muzikaj projektoj estis la nomita The Moncho Alpuente Experience, kun Gran Wyoming, inter aliaj. Li ankaŭ komponis la kanton "Adelante hombre del 600... la carretera nacional... es tuya", kiu ege famiĝis.[1][2][3]

Teatro redakti

Inter la teatraĵoj je kiuj li partoprenis estis menciindaj: Castañuela 70, La Reina del Nilo (1984) Castañuela 90 (1996), Quo Vadis (1997) Tú no tienes la culpa, Federico (2000).[1][2][3]

Radio redakti

En radio li direktoris kaj realigis nombrajn programoj en la lastaj jaroj kiaj la jenaj:

  • Auto-retratos en Popular FM (1971),
  • Calles de Babillonia en Antena 3 Radio (1982)
  • Madrid me mata en Radio El País (1983)
  • Sopa de Ondas en RNE (1990-91)
  • Eldorado está aquí al lado en la Cadena SER (1992).

Krome li kunlaboris en aliaj radiaj programoj kiaj El Programa de Julia, kun Julia Otero en Onda Cero (1998-99) aŭ A vivir que son dos días, kun Fernando G. Delgado en la Cadena SER.

El 2004 li partoprenis en la ĉiutaga babilejo de El Foro, de la Cadena SER.[1][2][3]

Televido redakti

En televido li partoprenis en programoj pri muziko Mundo Pop (1974) de Televisión española, kies direktoro, prezentisto kaj scenaristo li estis. Poste li kunlaboris ofte kiel fakulo pri muzikaj aktualaj tendencoj, en la jenaj programoj:

  • Tele-Revista (1974-1975)
  • Popgrama (1979-1980)
  • ¡Qué noche la de aquel año! (1987)
  • Delirios de amor (1989)
  • El peor programa de la semana (1993)
  • Los Comunes (1999)
  • La Azotea de Wyoming (2005)

Gazetaro redakti

Li estis kutima kunlaboranto de la ĵurnalo El País kaj kolumnisto de la gazeto "cnt". Same lun kunlaboris per artikoloj kun la ĵurnalo "Público".

Verkoj redakti

  • El Libro de los santos imaginarios y de Los hechos apócrifos (1985)
  • Sólo para fumadores (1988)
  • Cómo escapar del 92 (1990)
  • Hablando francamente (1990)
  • Versos Sabáticos (1991)
  • La órbita de Ulises (1994)
  • Bienvenido Farewell (1995)
  • Operación centollo (1996)
  • Operación Gran Dragón (1997)
  • Versos Perversos (2000)
  • Grandezas de España: la historia más grande jamás contada con menos escrúpulos (2000)
  • Gatomaquias (2005)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti