Monda Neceseja Tago

World Toilet Day (WTD) Monda Neceseja Tago estas oficiala internacia observeja tago de Unuiĝintaj Nacioj je la 19-a de novembro kiu celas instigi agadon por ataki la tutmondan salubrigan krizon.[1][2] Tutmonde, 4.5 miliardo da homoj vivas sen "sekure mastrumita salubrigo".[3] World Toilet Day estis kreita de la Monda Neceseja Organizaĵo en 2001. Dek du jarojn poste, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris la Mondan Necesejon Tagon kiel oficiala UN-tago en 2013.[4]

Monda Neceseja Tago oficiale deklarita en 2013 ĉe la 67a sesio de la UN Ĝenerala Asembleo en Nov-Jorko.

Aliro al sekura funkcianta necesejo havas pozitivan efikon sur la publika sano, homa digno kaj persona sekureco, precipe por virinoj. Salubraj sistemoj kiuj ne sekure traktas eskrementojn permesas la disvastigon de malsanoj. Grava malsanoj kiel ĥolero, diareo, tifoida febro, disenterio kaj helika febro povas rezulti en tiaj situacioj. Ĉirkaŭ 892 milionojn da homoj ĉirkaŭ la monda postlasas fekaĵojn en la naturo.

La daŭrema evolucelo 6 de UN celas atingi salubrecon por ĉiuj kaj celas haltigi fekadon en la naturo.[5] Monda Neceseja Tago ekzistas por inspiri homojn entrepreni agadon por atingi ĉi tiun celon.

Publika edukado redakti

Membroj de la Daŭrema Salubreca Alianco (SuSanA) uzis la impeton ĉirkaŭ la Monda Neceseja Tago en 2017 ĝisdatigi vikipediajn artikolojn pri LAVADO-rilataj temoj[6]. Tio ĉi kontribuas al publika edukado pri la salubreca krizo.[7]

La dokumenta filmo "Follow the Flush" (sekvu la akvoflosadon) kiu aperis la 19-an de novembro 2017, edukas homojn pri kio okazas sub la stratoj de Novjorko post kiam persono akvoflosas necesejon en Manhattan.[8]

Historio redakti

La 19-a de novembro 2001 la Monda Neceseja Organiza (WTO) estis fondita de Jack Sim, filantropo el Singapuro. Li poste deklaris la 19-an de novembro kiel Monda Neceseja Tago.[9]

WTO kaj poste la UN elektis la noman "World Toilet Day" (Mondan Necesejan Tagon) kaj ne "Mondan Salubrecan Tagon" por faciligi la diskongon de tiu tago inter la ĝenerala publiko. Fakte, necesejoj estas nur la unua stadio de salubrigaj sistemoj.[10] Eventoj kiel la Monda Neceseja Tago kaj publikaj konsciaj kampanjoj pliigas konscion pri la pli larĝaj salubrecaj sistemoj kiuj inkluzivas mastrumadon de forĵetakvo, feka ŝlimo, urba solida malŝparo, ŝtormakvo, higieno kaj manlavado. Ankaŭ la daŭreblaj evoluceloj de la UN petas pli ol nur necesejoj. Celo 6 petas adekvatan salubrecon, kiu inkluzivas la tutan sistemon por certigi ke malŝparo estas sekure pretigita.

En 2010 la homa rajto al akvo kaj salubreco estis oficiale deklarita kiel homa rajto fare de la Unuiĝintaj Nacioj.

En 2013, komuna iniciato inter la Registaro de Singapuro kaj la Monda Neceseja Organizaĵo kondukis al la unua UN-rezolucio de Singapuro, nomita "Salubreco por ĉiuj." La rezolucio petis kolektivan agadon por haltigi la salubrecokrizon en la mondo. Monda Neceseja Tago estis deklarita oficiala UN-tago en 2013. Tiu rezolucio estis adoptita de 122 landoj ĉe la 67a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en Novjorko.[11]

Temoj redakti

Komencanta en 2012, ĉiujare oni elektis temojn aŭ sloganojn por la Monda Neceseja Tago. En 2016 kaj 2017, la sama temo estis uzata por ambaŭ la Monda Akva Tago kaj la Monda Neceseja Tago.[12]

  • 2012 - mi donas fekon, ĉu vi ?[13]
  • 2013 - Turismo kaj akvo: protekti nian komunan estontecon.
  • 2014 - Egaleco kaj Digno[14]
  • 2015 - Necesejoj kaj Nutrado[15]
  • 2016 - Necesejoj kaj Laborpostenoj
  • 2017 - Forĵetakvo[16]

Vidu ankaŭ redakti

Monda Akva Tago, tutmonda manlavada tago, listo de konsciaj tagoj, listo de memorfestaj tagoj, menstrua higiena tago

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la World Toilet Organization (Tutmonda Neceseja Organizsĵo): www.worldtoilet.org

Referencoj redakti

  1. (angla) What is World Toilet Day? (kio estas WTD?).
  2. (angla) Call to action on UN website.
  3. (angla) WHO and UNICEF (2017) Progress on Drinking Water, Sanitation and Hygiene: 2017 Update and SDG Baselines. Ĝenevo: Monda Organizaĵo de Sano (WHO) and the United Nations Children’s Fund (UNICEF), 2017
  4. (angla) "World Toilet Day 19 November - background".
  5. (angla) Goal 6: Ensure access to water and sanitation for all.
  6. (angla) "Meet up on Wikipedia! Arkivigite je 2017-11-08 per la retarkivo Wayback Machine". World Toilet Day (UN Water)
  7. (angla) "Join the SuSanA Sanitation Wikipedia project", Stockholm Environment Institute (SEI). la 10-an de oktobro 2017.
  8. (angla) Mangu-Ward, Karina (16-a novembro 2017). "Follow the Flush Arkivigite je 2017-11-16 per la retarkivo Wayback Machine". The Poop Project.
  9. (angla) "Don't Laugh: World Toilet Day Aims to Promote Sanitation, Rid World of Disease". Fox News, la 19-an de novembro 2008.
  10. (angla) Tilley, Elizabeth; Ulrich, Lukas; Lüthi, Christoph; Reymond, Philippe; Zurbrügg, Chris, 'Compendium of Sanitation Systems and Technologies' (2a eld.). Dübendorf, Svislando : Svisa Federale Instituto de Akva Scienco kaj Teknologio (Eawag). ISBN 978-3-906484-57-0.
  11. (angla) World Toilet Organisation: World Toilet Day Arkivigite je 2017-05-06 per la retarkivo Wayback Machine (Monda Neceseja Organizaĵo : Tutmonda Neceseja Tago)
  12. (angla) "World Toilet Day Arkivigite je 2017-10-28 per la retarkivo Wayback Machine".
  13. (angla) "Dies irae". The Economist,la 24-an de novembro 2012.
  14. (angla) Gjersoe, Nathalia (20 November 2014). "World Toilet Day. Yuck!". The Guardian.
  15. (angla) Toilets and Health: better sanitation for better nutrition, WTD 2015 (PDF)
  16. World Toilet Day 19 November. Alirita 14 November 2017.