Monda Psikiatria Asocio

La Monda Psikiatria Asocio (angle World Psychiatric Association, akronime WPA, france Association mondiale de psychiatrie) estas internacia tegmenta organizaĵo kuniganta psikiatriajn asociojn de unuopaj landoj.

Monda Psikiatria Asocio
organizaĵo
Komenco 1950 vd
Geografia situo CH1903: 504971 / 117850 (mapo)46.2053796.207383Koordinatoj: 46° 12′ 19″ N, 6° 12′ 27″ O; CH1903: 504971 / 117850 (mapo)
Sidejo Ĝenevo
Monda Psikiatria Asocio (Ĝenevo)
Monda Psikiatria Asocio (Ĝenevo)
DEC
Monda Psikiatria Asocio
Monda Psikiatria Asocio
Lokigo de Ĝenevo en Svislando
Map
Monda Psikiatria Asocio
Agareo

psikiatrio

Retejo Oficiala retejo
vdr

Aktuale en 2016, la instituciaj membroj de la Monda Psikiatria Asocio estas 145 naciaj psikiatriaj societoj en 121 landoj reprezentante pli ol 250,000 psikiatrojn tutmonde [1].

Celoj redakti

La Monda Psikiatria Asocio estis origine kreita por okazigi mondajn kongresojn de psikiatrio, organizitajn ĉiun trian jaron, sed kiam ĝiaj agadoj kaj influo pligrandiĝis, ĝi ankaŭ okupiĝis pri okazigo de regionaj kunvenoj, plibonigo de la kvalito de trejnado de specialistoj kaj starigo de etika, scienca kaj terapiaj normoj en la kampo de psikiatrio. Nuntempe, la Monda Psikiatria Asocio havas la sekvajn celojn  :

  • pligrandigi la sciojn kaj kapablojn necesajn por labori en la kampo de mensa sano kaj prizorgado al homoj kun mensmalsano ;
  • plibonigi prizorgon por mensmalsanuloj;
  • malhelpi mensajn malordojn;
  • subteni mensan sanon;
  • protekti la rajtojn de la mensmalsana;
  • antaŭenigi la evoluon kaj konservadon de la plej altaj etikaj normoj en menshigienflegado, trejnado kaj esplorado;
  • antaŭenigi la evoluon kaj devigon de la plej altaj normoj de kvalito en menshigienservo, trejnado kaj esplorado;
  • antaŭenigi nediskriminacion (egaleco) en liverado de helpo al mensmalsanuloj;
  • protekti la rajtojn de psikiatroj.

La asocio helpis establi kodon de profesiaj etikaro por psikiatroj [2]. La asocio ankaŭ rigardis en akuzoj koncerne al la trakto de Ĉinio de la Falun Gong.[3]

Referencoj redakti

  1. About the World Psychiatric Association. Arkivita el la originalo je 2 July 2012. Alirita 24 December 2016.
  2. Madrid Declaration on Ethical Standards for Psychiatric Practice (21 September 2011). Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 26 December 2016.
  3. Secretary General's summary of the proceedings and conclusions of the 2002 extraordinary and ordinary general assemblies (26 August 2002). Arkivita el la originalo je 27 December 2016. Alirita 26 December 2016.

Eksteraj ligiloj redakti