Montalegre

Urbo kaj municipo en Portugalio

Montalegre estas portugala urbo en la nordokcidento de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Alto Tâmega, kun ĉirkaŭ 1 816 loĝantoj (2011).

Montalegre
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 537  (2011) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 7° 47′ U (mapo)41.816666666667-7.7833333333333 [+]
Areo 805,46 km² (80 546 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Montalegre (Portugalio)
Montalegre (Portugalio)
DEC
Situo de Montalegre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montalegre [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de municipo Montalegre de 805,46 km² de areo kaj 9 261 loĝantoj (en 2021), subdividite en dek unu submunicipoj. La municipo limas norde kun la hispana regiono Galegio, oriente kun Chaves, sudoriente kun Boticas, sude kun Cabeceiras de Basto, sudokcidente kun Vieira do Minho kaj okcidente kun Terras de Bouro.

Historio

redakti
 
Kastelo de Montalegre.

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj (mamoas). Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala. Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj. Fakte kie nun estas la kastelo, estis kastrumo kiun okupis ĉiuj tiuj popoloj.

Post la konkero fare de kristanoj, la areo akapartenis al la Reĝlando Galegio (Gallaeciense Regnum) ĝis aliĝo al nove kreita regno Portugalio. La loĝloko ricevis foruon el la reĝo Alfonso la 3-a (1248-1279), la 9an de Junio 1273, kaj iĝis ĉefurbo de la nomitaj Terras de Barroso, kaj ĝian loĝadon oni plenumis en 1289, kaj oni kompletigis en 1331, dum la regado de Afonso la 4-a (1325-1357), laŭ epigrafiaĵo ĉe la suda turo.

 
Monaĥejo de Santa Maria das Júnias (preĝejo kaj ruinoj).

En la 12-a jarcento oni kreis la Monaĥejon de Santa Maria das Júnias fare de benediktanoj sur iama praromanika ermitejo. En la 13-a jarcento la monaĥejo ekhavis Cistercianoj. En postaj jarcentoj la monaĥejo pliiĝis.

Dum la epoko de la krizo de 1383-1385, la urbo kaj la kastelo partianiĝis por D. Beatriz, kaj aliĝis post la Batalo de Alĵubaroto al la fortoj de Johano la 1-a (1385-1433) kadre de la kampanjo kontraŭ Chaves kaj la nordo de Portugalio. La areon tiukadre oni havigis al la konestablo, D. Nuno Álvares Pereira.

Dum la regado de Manuelo la 1-a (1495-1521), la loĝloko ricevis la foruon Foral Novo en 1515.

Kadre de la Portugala Restaŭriga Milito, rekuperinte sian strategi-defendan valoron en la limo, la kastelo ricevis modernigon por adapti ĝin al artilerio.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Montalegre atingis pinton de pli ol 32 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 9 000, tio estas, oni perdis pli ol du trionojn. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.

Administracia ento

redakti
 
Fregezioj de la municipo Montalegre (el 2013).

La municipo Montalegre havas la jenajn fregeziojn:

  • Cabril
  • Cambeses do Rio, Donões e Mourilhe
  • Cervos
  • Chã
  • Covelo do Gerês
  • Ferral
  • Gralhas
  • Meixedo e Padornelos
  • Montalegre e Padroso
  • Morgade
  • Negrões
  • Outeiro
  • Paradela, Contim e Fiães
  • Pitões das Júnias
  • Reigoso
  • Salto
  • Santo André
  • Sarraquinhos
  • Sezelhe e Covelães
  • Solveira
  • Tourém
  • Venda Nova e Pondras
  • Viade de Baixo e Fervidelas
  • Vila da Ponte
  • Vilar de Perdizes e Meixide

Vidindaĵoj

redakti
  • Kastelo de Montalegre
  • Parko Cávado
  • Mamoas de Veiga
  • Monaĥejo de Santa Maria das Júnias (preĝejo kaj ruinoj) en Pitões das Júnias
  • Palaco de Vilar de Perdizes
  • Romia vojo de Braga al Chaves en Cervos
  • Preĝejo de São Vicente da Chã
  • Seminario de Gralhas
  • Kastrumoj de Pedrário en Sarraquinhos kaj de São Romão aŭ Castelo de São Romão en Viade de Baixo
  • Palaco kaj Kapelo de Nossa Senhora das Neves en Vilar de Perdizes (São Miguel)

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • BORRALHEIRO, Rogério. Montalegre – Memórias e História. Barrosana, E.M. Montalegre 2005.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montalegre en la portugala Vikipedio.