Terras de Bouro

Municipo en Portugalio

Terras de Bouro estas portugala urbeto en la subregiono Cávado, apartenanta al la Norda regiono en la nordo de la Distrikto Braga.

Terras de Bouro
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 253  (2011) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 8° 18′ U (mapo)41.716666666667-8.3Koordinatoj: 41° 43′ N, 8° 18′ U (mapo) [+]
Areo 278 km² (27 800 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Terras de Bouro (Portugalio)
Terras de Bouro (Portugalio)
DEC
Situo de Terras de Bouro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Terras de Bouro [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Terras de Bouro kun 277,46 km² kaj 6 359 loĝantoj (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Ponte da Barca kaj kun la hispana regiono Galegio, oriente kun Montalegre, sude kun Vieira do Minho, sudokcidente kun Amares kaj okcidente kun Vila Verde.

Ĝis 2005 la municipo Terras de Bouro estis aparta pro la fakto, ke ĝi ne havis kiel sidejon loĝlokon samnoman kun la municipo, kiel estas regulo en Portugalio: fakte la sidejo estis en Vila de Covas, loĝloko de la fregezio Moimenta. Per Leĝo de januaro 2005, tio finiĝis kaj la vilaĝo estis alinomita al Vila de Terras de Bouro.

La punkto plej alta de la municipo estas en la Pico do Sobreiro, je 1538 metroj de altitudo, ĉe la landlimo inter Portugalio kaj Hispanio. Tiu altaĵo posedas malmultan elstarecon, kompare kun la plej alta pinto de la montaro Serra do Gerês kaj de la Norda Regiono (Pico da Nevosa, 1548 m), en Montalegre.

Historio

redakti
 
Ponto de Eixões (Campo do Gerês).

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al rokpentraĵoj kaj al Bronzepoko. De romianoj, estas ĉefe kelkaj restaĵoj de romia vojo, kun plej alta koncentro de mejloŝtonoj, kaj pontoj, poste rekonstruitaj en Mezepoko.

Je la alveno de Marteno de Dume, kaj la reorganizado de la diocezo de Braga arianismo kaj priscilianismo, ankoraŭ fortaj en la regiono, malaperis favore al katolikismo.

La unua mezepoka divido administracia organizita en la loka teritorio okazis en tempo de la reĝo Garcia la 2-a de Portugalio kaj Galegio, kiu dividis la Condado en malgrandaj entoj post la ribelo kaj morto de la Grafo de Portugalio Nuno Mendes en la batalo de Pedroso en 1071. La kastelo de Bouro rilatas al la limaj militoj mezepokaj. La nomo "Terras de Bouro· devenas de la Monaĥejo de Santa Maria de Bouro en Amares, al kiu apartenis tiuj teroj. La nomo «Bouro», troviĝas ankaŭ en aliaj loĝlokoj, ĉu en la regiono Minho, ĉu en la regiono Estremadura kun la fregezio Serra do Bouro kaj ankaŭ en Galegio, kaj oni supozas, ke ĝi devenas de galeg-portugala borio, kun la signifo «stalo; korto; gastejo;»,[1] kaj tiu siavice el la vorto sueva bur, kun la signifo «domo».[2]

Tiuzone printempe 1846 startis popola revolucio nomita de Maria da Fonte, el malakcepto de nova leĝo kiu malpermesis pro santialoj enterigon de mortintoj ene de preĝejoj, kaj ankaŭ malakcepto de rekrutado; la ribelo etendiĝis al aliaj lokoj de la lando, kaj rezultis en ŝanĝoj de registaroj, ĉiam ene de la sektoroj de liberaloj.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 8 000 en la jarcentkomenco ĝis preskaŭ 12 000 en 1950, sed poste okazis elmigrado ĝis nunaj 6 000, tio estas duoniĝo.

Fregezioj

redakti
 

La municipo Terras de Bouro havas la jenajn fregeziojn:

  • Balança
  • Campo do Gerês
  • Carvalheira
  • Chamoim e Vilar
  • Chorense e Monte
  • Cibões e Brufe
  • Covide
  • Gondoriz
  • Moimenta (sidejo)
  • Ribeira
  • Rio Caldo
  • Souto
  • Valdosende
  • Vilar da Veiga

Vidindaĵoj

redakti
 
Ventomuelejo.
 
Akvofalo Cascata do Arado.
  • Mezepokaj pontoj de Eixões kaj de Carvalheira
  • Romia vojo populare konata kiel Geira kun pluraj mejloŝtonoj
  • Krucmonumento de São João do Campo, kreita el unu el la mejloŝtonoj
  • Domaro de Vilarinho da Furna subskvigita en 1971 kaj rekreita en la Etnografia Muzeo de Vilarinho da Furna
  • Lupkatejoj (ekzemple en Brufe)
  • Abelujejoj protektitaj de ursoj populare konataj kiel silhas
  • Protektejo Trincheira do Campo
  • Casarotas en Serra Amarela, nome restaĵoj de dolmenoj aŭ kabanoj
  • Ventomuelejoj (Cibões)
  • Nacia Parko Peneda-Gerês, enirejo (Vidoeiro), rigardejoj, padoj
  • Akvofalo Cascata do Arado
  • Montaroj Serra do Gerês kaj Serra Amarela
  • Akvorezervejoj de Caniçada kaj de Vilarinho das Furnas
  • Varmakvoj Termas do Gerês
  • Sanktejo de São Bento da Porta Aberta
  • Kapelo Nossa Senhora do Livramento
  • Casa dos Bernardos, kun kapelo de Naiva arto, grenstokejo ktp.

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Infopédia. «Bouro | Definição ou significado de Bouro no Dicionário Infopédia de Toponímia». Infopédia - Dicionários Porto Editora. Konsultita la 17an de marto 2021
  2. Joseph M. Piel en, "Os nomes germânicos na toponímia portuguesa", Boletim de Filologia, Tome II, Junta de Educação Nacional, Centro de Estudos de Filológicos, Imprensa Nacional de Lisboa, 1933

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Terras de Bouro en la portugala Vikipedio.