Cabeceiras de Basto

Urbo kaj municipo en Portugalio

Cabeceiras de Basto estas portugala urbeto en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono en la oriento de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 616 loĝantoj.

Cabeceiras de Basto
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 710  (2011) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 8° 0′ U (mapo)41.516666666667-8Koordinatoj: 41° 31′ N, 8° 0′ U (mapo) [+]
Areo 241,82 km² (24 182 ha) [+]
Cabeceiras de Basto (Portugalio)
Cabeceiras de Basto (Portugalio)
DEC
Situo de Cabeceiras de Basto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabeceiras de Basto [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Cabeceiras de Basto kun 241,82 km² kaj 15 558 loĝantoj (2021), subdividita en 12 fregezioj. La municipo limas norde kun Montalegre, nordoriente kun Boticas, oriente kun Ribeira de Pena, sudoriente kun Mondim de Basto, sude kun Celorico de Basto, okcidente kun Fafe kaj nordokcidente kun Vieira do Minho.

La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra da Cabreira, precize en Alto das Torrinheiras, je 1197 metroj de altitudo.

Historio

redakti
 
O Basto - statuo de galeg-luzitana militisto de la 1-a jarcento a.n.e.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al Neolitiko, al Bronzepoko kaj al Ferepoko.

Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn.

La plej frua dokumento rilata al la Monaĥejo de São Miguel de Refojos de Basto datiĝas de 1122. Iom poste, en 1131, D. Afonso Henriques donis ĉarton de couto (preskaŭ senjorlando) al la monaĥejo.

La vorkoj de la aktuala edifico startis, tre multe poste, en 1755, interkonsentitaj inter la arkitekto de Braga André Soares kaj la tiam abato, Frei Francisco de São José.

Cabeceiras de Basto komponas la areon Terras de Basto, kun Mondim de Basto, Celorico de Basto kaj Ribeira de Pena.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 16 000 en la jarcentkomenco ĝis atingi pinton de 21 888 en 1950, sed poste malpliiĝis ĝis nunaj 15 000, pro elmigrado.

Fregezioj

redakti
 

La municipo Cabeceiras de Basto havas la jenajn fregeziojn:

  • Abadim
  • Alvite e Passos
  • Arco de Baúlhe e Vila Nune
  • Basto
  • Bucos
  • Cabeceiras de Basto
  • Cavez
  • Faia
  • Gondiães e Vilar de Cunhas
  • Pedraça
  • Refojos de Basto, Outeiro e Painzela
  • Rio Douro

Vidindaĵoj

redakti
  • Monaĥejo de São Miguel kaj Pilorio en Refojos de Basto
  • Pilorio de Abadim
  • Casa da Torre (Alvite)
  • Ponto de Arko de Baúlhe
  • Domegoj Casa da Breia kaj Casa do Forno, en Olela, Basto
  • Pontoj super la rivero Tâmega kaj super la rivero Moimenta en Cavez

Bildoj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cabeceiras de Basto en la portugala Vikipedio.