Mondim de Basto

Urbo kaj municipo en Portugalio

Mondim de Basto estas portugala urbo en la okcidento de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Ave, kun ĉirkaŭ 2 971 loĝantoj (2021).

Mondim de Basto
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4880
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 493  (2011) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 7° 57′ U (mapo)41.4-7.95 [+]
Areo 172,08 km² (17 208 ha) [+]
Mondim de Basto (Portugalio)
Mondim de Basto (Portugalio)
DEC
Situo de Mondim de Basto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mondim de Basto [+]
vdr

Estas sidejo de municipo Mondim de Basto de 172,08 km² de areo kaj 6.410 loĝantoj (en 2021), subdividite en ses submunicipoj. La municipo limas nordoriente kun Ribeira de Pena, sudoriente kun Vila Real, sudokcidente kun Amarante, okcidente kun Celorico de Basto kaj nordokcidente kun Cabeceiras de Basto.

Ĝi kunformas la teritorion Terras de Basto, kun Celorico de Basto, Cabeceiras de Basto kaj Ribeira de Pena.

Historio

redakti
 
Ponto de Vilar de Viando.

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj (Castroeiro, eble ligita al gvatoturaro de la kastrumo de Palhaços, tiama centro de la regiono). Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo estrita de Decimus Iunius Brutus Callaicus de la teritorio aktuale portugala. Sur la monto Farinha aŭ Senhora da Graça eble estis fama urbo Cinínia, de la batalema tribo de Tamekanoj. Sed ili devis finfine akceptis la romian loĝadon ĉefe en malsupraj partoj, dum ĉirkaŭ kvar jarcentoj, dum kiuj startis formoj de civila kaj administracia organizado. Oni konstruis vojojn (Pedravedra), kaj pontojn (Vilar de Viando), oni ekspluatis minojn kaj oni eklaboris tegolojn kaj brikojn (Carrazedo).

Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

Ĉirkaŭ la mezo de la 17-a jarcento D. António Luís de Meneses, 1a markizo de Marialva, ricevis la urbeton Mondim el la reĝo Johano la 4-a, estinte unu el unuaj kiuj apogis lin la 1an de Decembro 1640. Poste Mondim ludis gravan rolon en la militoj de Restarigo. Oni kreis municipon el iamaj loĝlokoj komence de la 18-a jarcento kaj oni elektis Mondim kiel sidejon, ĉar ĝi estis la plej granda loĝloko, kun bonaj konstruaĵoj kaj ĉiumonata foiro. Tiam Mondim estis grava industria centro de tanado, kaj eksportis ledon kaj ŝuojn al la tuta lando.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Mondim de Basto atingis pinton de pli ol 10 500 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 6 400, tio estas, oni perdis iom malpli ol duonon. Gravaj enspezofontoj estas ligno, segilejoj, ŝuoj kaj teksaĵoj, ŝtonminejoj, komerco kaj servoj.

Administracia ento

redakti
 
Fregezioj de la municipo Mondim de Basto (el 2013).

La municipo Mondim de Basto havas la jenajn fregeziojn:

  • Atei
  • Bilhó
  • Campanhó e Paradança
  • Ermelo e Pardelhas
  • São Cristóvão de Mondim de Basto
  • Vilar de Ferreiros

Vidindaĵoj

redakti
 
Largo dos Paços de Mondim de Basto.
 
Sanktejo de Nossa Senhora da Graça sur Monto Farinha.
  • Sanktejo de Nossa Senhora da Graça
  • Preĝejo de Mondim de Basto
  • Blazondomoj Casa do Eiró (18-a jarcento) kaj Casa da Igreja (domo de la preĝejo)
  • Kapeloj de Senhor, de Nossa Senhora da Piedade, de Senhor da Ponte kaj de São Sebastião
  • Pontoj de Ermelo kaj de Vilar de Viando super la rivero Cabril en Mondim de Basto
  • Funebraj tomboj alminhas
  • Krucmonumeto kaj Pilorio de Ermelo
  • Blazondomoj (Solar dos Azevedos) kaj historia centro (Rua Velha)
  • Kastrumo Crastoeiro kaj rokarto de Campelo en Mondim de Basto

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mondim de Basto en la portugala Vikipedio.