Montekarla metodo

(Alidirektita el Monte-Carlo-algoritmo)

La Montekarla metodo estas metodo ĉu nedeterminisma ĉu nombrostatistika per aro de algoritmoj, uzita por proksimigi kompleksajn matematikajn esprimojn malfacile pritakseblaj precize. Tiu metodo ricevas tiun nomon reference al la kazino de Monte-Carlo (Monako) ĉar tiu estas “la ĉefurbo de la hazarludo”, kaj la ruleto estas simpla generanto de hazardaj nombroj. La nomo kaj la sistema disvolvigo de la metodoj de Monte-Carlo datas proksimume de 1944 kaj estis enorme plibonigitaj per la disvolvigo de komputiloj.

Animacio de kalkulo de Pi uzante hazarda metado de 30 000 punktojn sur kvaroncirklo, kiu estas blokita en kvadrato. La proporcio inter la nombro de punktoj kiuj falas ene kaj ekstere de la kvaroncirklo donas pli kaj pli proksiman valoron de Pi.

La uzado de la metodoj de Monte-Carlo kiel esplorilo devenas de la laboro farita en la disvolvigo de la atombombo dum la Dua Mondmilito en la Nacia Laboratorio Los Alamos de Usono. Tiu laboro inkludis la ŝajnigon de problemoj pri probabloj de hidrodinamiko koncernaj al la difuzo de neŭtronoj en la materialo de fizio. Tiu difuzo montras konduton klare hazardan. En la aktualo ĝi estas fundamenta parto de la algoritmoj de radiopaŭsado por la generado de tridimensiaj bildoj.